Flavbrusta fringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrusta fringo

Flavbrusta fringo
Flavbrusta fringo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. spinoides'
Carduelis spinoides
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Flavbrusta fringo

La Flavbrusta fringoHimalaja fringo (Carduelis spinoides) estas malgranda paserina birdo, kiu apartenas al la familio de Fringedoj. La genro Carduelis povus ankoraŭ esti disigita kaj tiukaze la verdaj fringoj estus separataj en sian malnovan genron Chloris denove.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre bela flaveca fringokardelo kun rimarkinda kapobildo. Kiel ĉe multaj kardeloj la flugiloj estas nigraj kun blankaj bordoj kaj tre rimarkindaj brilflavaj flugilzonoj. La dorso estas tre griza. La subaj partoj estas flavaj kun helgriza nuanco en brustoflankoj kaj ventroflankoj. La kapo estas flavnigra kun nigraj krono, orelareo, mallarĝa traokula strio kaj mustaĉeca subvanga makulo. Estas flava marko, tio estas larĝa superokula strio ĝis la nuko kie kurbas kiel koluma bendo al la gorĝareo; ankaŭ flavas subokula bordo kaj spaceto inter la orelareo kaj la mustaĉeca subvanga makulo. La beko estas dika ĉebaze, mallonga kaj rozeca al grizeca. La kruroj estas helruĝecaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj arbustaroj.

Origino de verdaj fringoj[redakti | redakti fonton]

Vidu la artikolon de Dezerta fringo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]