Flavgorĝa emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavgorĝa emberizo
Flavgorĝa emberizo
Flavgorĝa emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. elegans
Emberiza elegans
(Temminck, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavgorĝa emberizo (Emberiza elegans) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Koreio, Birmo, Rusio kaj Tajvano. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.

Tiu specio estas iom simila al la Flavbrova emberizo, sed krom la flava brovomakulo montras ankaŭ similflavan makulon en gorĝareo, kio nomigas la specion; temas pri kazo de seksa duformismo. La masklo havas nigrajn traokulan zonon al orelareo, kronon (iom kresteca) kaj brustomakulon kiel invertita triangulo. En blankeca fono de superokula strio kaj gorĝo estas ambaŭ brilflavaj markoj. Kolume estas griza al sablokolora strizono sub kiu estas la nigra brusta triangulo kaj en dorso sur sablokolora fono tre bruna strieco en supra dorso kaj senmarka pugo. La flugilplumoj estas nigrecaj kun helbrunecaj bordoj. La subaj partoj estas blankecaj kun malhelbruna strieco en flankoj. La kruroj estas ruĝecaj kaj la beko griza kaj konusforma. La latina scienca nomo “eleganta” devenas el la bunteco de la kapobildo kie kombiniĝas nigra, flava kaj blanka koloroj, krom la dorsa bruno.

La ino estas iom pli senkolora kaj en kapobildo anstataŭ nigraj zonoj estas malhelbrunaj orelareo kaj krono. La beko ne estas tiom malhela. Ankaŭ nereproduktaj maskloj ne havas nigrajn markojn, sed tuj aperas la flavaj markoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]