Flavgorĝa leporo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Flavgorĝa leporo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Lagomorfoj Lagomorpha
Familio: Leporedoj Leporidae
Genro: Leporoj Lepus
Specio: L. flavigularis
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
Dunoma nomo
Lepus flavigularis
Wagner, 1844

Vidu tekston

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Flavgorĝa leporoLeporo de Tehuantepeko (Lepus flavigularis)[1] estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj. Oni povas distingi ĝin facile el aliaj leporoj pro la du nigraj strioj kiuj estas el la bazo de la oreloj ĝis la nuko kaj pro ĝiaj blankaj flankoj.[2] La malsupra parto estas blanka, la supra estas brilbruna kun nigraj nuancoj, la malantaŭa parto estas griza kaj la vosto estas nigra. Temas pri unu el la plej grandaj leporoj kaj ĝi havas grandajn orelojn kaj gambojn. Plenkreskuloj pezas inter 3.500 kaj 4.500 g.

[redakti] Distribuado kaj nomo

La Flavgorĝa leporo estas specio endemia de Oaxaca (Meksiko) kaj troviĝas nur en savanoj kaj dunoj kun herboj de la bordoj de sala laguno konektata kun la Golfo de Tehuantepeko. Tri malgrandaj populacioj restas izolitaj unuj al aliaj.

La distribuado de la Flavgorĝa leporo ne estas certe dokumentata detale, sed la maksimuma atingo estas ekde la Terkolo de Tehuantepeko, ekde Salina Cruz en Oaxaca al Tonalá en Chiapas, zono de nur ĉirkaŭ 5.000 km².[3]

De la distribuado ĉe la Terkolo de Tehuantepeko devenas la nomo de Leporo de Tehuantepeko. La nomo de Flavgorĝa leporo estas rekta traduko de la latina scienca nomo Lepus flavigularis, kiu signifas tute same kiel en Esperanto.

[redakti] Reproduktado

La daŭro de la sezono de reproduktado etendiĝas el februaro al decembro, kun maksimumo dum la pluvsezono (el majo al oktobro). Ili havas kutime 1 al 4 idojn ĉiun naskaron,[4] sed la nombro de naskaroj jare estas ankoraŭ certigota.

[redakti] Referencoj

  1. Lagomorph Specialist Group (1996). Lepus flavigularis. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 28-09-2008.
  2. Chapman, J. A. and J. E. C. Flŭ, eds. Rabbits, hares, and pikas. Status survey and conservation action plan.
  3. (1909) The rabbits of North America.
  4. (1993) 'Lepus flavigularis'. DOI:10.2307/3504288.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj