Flavkrona cistikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkrona cistikolo
Flavkrona cistikolo
Flavkrona cistikolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: 'C. fulvicapillus'
Cisticola fulvicapillus
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavkrona cistikolo, Cisticola fulvicapillus, estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.

Ĝi troviĝas kiel specio de loĝantaj birdoj en multe de Afriko el Gabono, Demokratia Respubliko Kongo, Ruando kaj Tanzanio suden al Kablando.

La Flavkrona cistikolo estas tre komuna birdo de malferma arbaro, inklude savano kun arboj kaj malfermaj plantejoj de ekzotaj specioj. Ili evitas densajn arbarajn habitatojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Dumfluge

La Flavkrona cistikolo estas malgranda, voĉema, grizkolora bruna birdo, 11 cm longa. Ĝia vosto ne estas tiom mallonga kiom tiuj de kelkaj aliaj cistikoloj. La birdo havas ruĝecbrunan kronon super helaj okulcirkloj (sub kiuj estas brunecaj vangoj) kaj grizbrunan senmarkan dorson. La subaj partoj estas grizecaj, pli malhelaj ol la pli blankeca brusto. La bruneca beko estas mallonga kaj rekta, kaj la piedoj kaj kruroj estas rozbrunecaj. La irisoj estas helbrunaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed idoj estas pli flavaj.

La suda formo troviĝanta en okcidento de la Kaba Provinco havas grizajn subajn partojn kaj grizbrunan dorson. Kvankam cistikoloj povas esti tre similaj laŭ plumaro, tiu grizeca subspecio estas tamen ege distinga.

La alvoko de la Flavkrona cistikolo estas monotona, penetra, ripetema ŭiip ŭiip ŭiip. La alarmalvoko estas laŭta klikado tiktiktiktik, kiel ungo tra dentoj de kombilo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Flavkrona cistikolo konstruas pilkoforman neston kun flanka enirejo el seka herbo, araneretoj kaj milda plantomaterialo. La nesto estas lokata malalte en dorna arbusto, aŭ en densa herbaroj. En Sudafriko, tiu birdo reproduktiĝas ĉefe de septembro ĝis marto.

Tiu specio estas kutime vidata en paroj aŭ sola, flugetadante ĉe arbusto aŭ herbotufo ĉe la bazo de arbo dum ĝi manĝas malgrandajn insektojn.

Konservadostatuso[redakti | redakti fonton]

Tiu komuna specio havas grandan teritorion de ĉirkaŭ 4,100,000 km² kaj supozeble ankaŭ grandan populacion malproksima de la kriterioj por malpliiĝo de la IUCN Ruĝa Listo kaj pro tio oni konsideras ĝin kiel Malplej Zorgiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1