Flavkrona eŭfonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkrona eŭfonjo
Flavkrona eŭfonjo
Flavkrona eŭfonjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. luteicapilla
Euphonia luteicapilla
(Cabanis, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavkrona eŭfonjo (Euphonia luteicapilla) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Ĝi troviĝas en Centrameriko nome en Kostariko, Nikaragvo kaj Panamo, kaj ĝi estas eble la plej komuna el la euphonia en sia teritorio en deklivoj kaj al Pacifiko kaj al Karibio en malaltaj kaj mezaltaj teroj. Ties natura habitato estas duonmalfermaj habitatoj kiaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj malfermaj arbaroj, arbarbordoj, arboplantejoj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Temas pri specio kun tre klara seksa duformismo. Masklo estas tre malgranda blunigreca birdo kun blunigraj gorĝo kaj vizaĝo, flava en frunto kaj kapopinto pli etende ol ĉe aliaj samgenranoj (kio nomigas la specion), kaj ankaŭ flava en brusto kaj ventro; ankaŭ nuko kaj dorso estas blunigraj sed kun pli markata blua nuanco, dum la flugiloj kaj la vosto estas pli nigrecaj. La ino estas olivverdeca supre kun flaveca frunto, olivecflava brusto kaj flava ventro. La beko estas pli helgriza en baza duono de la suba makzelo kaj pli malhela pinte kaj en supra makzelo. Temas pri malgranda fringedo 9,5 cm longa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]