Flavkrura turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkrura turdo
Flavkrura turdo, masklo
Flavkrura turdo, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Platycichla
Specio: P. flavipes'
Platycichla flavipes
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavkrura turdo (Platycichla flavipes) estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi troviĝas en norda kaj orienta Sudameriko. Lastatempe estas ofte lokita denove en la genro Turdus.

Aspekto

Ino

Tiu turdo estas 22-23 cm longa kaj pezas 55-70 g. Ambaŭ seksoj havas flavajn gambojn kaj okulringon. La masklo havas flavan bekon kaj lia plumaro estas kutime nigra kun ardezgriza dorso kaj malsupraj subaj partoj. Tamen la masklo de unu el la kvin subspecioj, P. f. xanthoscelus de Tobago, estas tute nigra, tiele simile al masklo de Merlo aŭ de Palokula turdo. Inoj havas senkoloran bekon, tre brunajn suprajn partojn kaj pli palajn subajn partojn. Juna masklo estas bruneca kun nigraj flugiloj kaj vosto, dum junaj inoj similas al plenkreskaj inoj, sed estas pli senkoloraj, makulitaj oranĝe supre kaj punktitaj kaj striitaj malhelbrune sube.[1]

En ambaŭ specioj de la genro Platycichla la masklo estas ĉefe malhelgriza aŭ nigra kun flavaj gamboj kaj beko, kaj la ino estas esence tre bruna supre kaj pli pala sube. Fakte la nomigo Flavkrura turdo taŭgus por ambaŭ specioj, dum eĉ ankaŭ tiu de Palokula turdo iele taŭgus por ambaŭ. Ĉiukaze ĉi tie oni sekvas la klasigon de la latina scienca nomo kie oni atribuas po unu eron al ĉiu specio, kaj en ĝi flavipes vere signifas "kun flavaj piedoj".

La kanto de la masklo estas muzikaj frazoj, sriip, srii, srii, srii, iom simila al tiu de la Eŭrazia merlo, sed foje inklude kelkajn imitadojn de aliaj birdokantoj. La tipa alvoko estas akra srip kaj pekuliara siiit kiel alarmo.

Distribuado kaj ekologio

Ĉe tiu specio estas tre alta separata distribuado; reproduktiĝas en norda Kolombio, Venezuelo, okcidenta Gujano, malproksima norda Brazilo, Trinidado kaj Tobago, kun tre separataj populacioj en orienta Brazilo, orienta Paragvajo kaj malproksima nordorienta Argentinio. Laste menciita populacio estas parte migranta, kaj estas loĝantaj birdoj en la norda parto, dum plej sudaj reproduktantoj pasas la sudhemisferan vintron pli norde. Ankaŭ kelkaj populacioj en norda Sudameriko partoprenas en surlokaj movoj, sed tiuj ne estas bone komprenataj.

La habitato de tiu eta turdo estas pluvarbaroj, duarangaj arbaroj kaj tre densaj plantejoj. Temas pri specio de altaj teroj ĝis 2000 m, sed loke ili povas loĝi pli sube ĝis preskaŭ marnivelo[2].

La Flavkrura turdo manĝas ĉefe en arboj kaj arbustoj, malofte surgrunde, kaj ĉefe nutras sin el fruktoj kaj beroj. Ili rare aliĝas al miksitaj manĝantaroj, ĉar ties kutimo atingi la arbopintojn malfacilas la kunigon kun tiuj rimarkindaj grupoj[3].

La nesto estas kovrita profunda tasforma nesto el bastonetoj ĉe riverbordoj aŭ inter rokoj. La ino demetas 2 aŭ 3 ruĝecmakulitajn verdajn aŭ bluajn ovojn.

Ili estas tre komunaj en plej parto de sia teritorio, kaj tiele estas listitaj kiel Malplej Zorgiga de BirdLife International[4]. Tamen la Flavkrura turdo estas timida specio, kaj ĉefe la ino estas malfacile videbla, ĉar ŝi ne kantas kaj havas kamuflan koloradon.

Notoj

  1. ffrench et al. (1991), Clement & Hathaway (2000), Hilty (2003)
  2. Hilty (2003), Strewe & Navarro (2004)
  3. Machado (1999)
  4. BLI (2008)

Referencoj

  • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 147232, Platycichla flavipes, 16a Novembro 2008.
  • Clement, Peter & Hathaway, Ren (2000): Thrushes. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-3940-7
  • Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2nd edition). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Machado, C.G. (1999): A composição dos bandos mistos de aves na Mata Atlântica da Serra de Paranapiacaba, no sudeste brasileiro [Mixed flocks of birds in Atlantic Rain Forest in Serra de Paranapiacaba, southeastern Brazil]. Revista Brasileira de Biologia 59(1): 75-85 [Portugale kun angla resumo]. COI:10.1590/S0034-71081999000100010 PDF plena teksto
  • Strewe, Ralf & Navarro, Cristobal (2004): New and noteworthy records of birds from the Sierra Nevada de Santa Marta region, north-eastern Colombia. Bulletin of the British Ornithologists' Club 124(1): 38-51.
  • Thomas, John (1994): They Have Yellow Legs: An Odyssey into the World of Yellow-legged Thrushes