Flavventra eremomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavventra eremomelo
Flavventra eremomelo
Flavventra eremomelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Eremomela
Specio: 'E. icteropygialis'
Eremomela icteropygialis
(Lafresnaye, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavventra eremomelo, Eremomela icteropygialis, estas specio de la familio de Cistikoledoj (iam lokita en Silviedoj) kaj genro de Eremomeloj, kiu enhavas speciojn de Afriko kun grizaj supraj partoj kaj aliaj verdecaj aŭ flavecaj partoj kiel klaraj markoj, krom aliaj markoj, kuj facile distingas ilin inter si kaj el aliaj cistikoledoj. Ĝi troviĝas kiel komuna specio en Subsahara Afriko en sia habitato de malferma arbaro, savano kaj seka arbustaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Flavventra eremomelo estas tre malgranda birdo 10 cm longa kaj peza ĉirkaŭ 9 g. Ties supraj partoj estas grizaj, pli malhelaj kaj pli olivverdecaj ĉe flugiloj kaj vosto. Estas fajna palgriza superokula strio kaj nigreca strio traokula. La griza brusto nuanciĝas al citronflava ventro, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie icteropygialis signifas precize same tion. La beko estas nigreca. La subspecioj varias en la etendo kaj intenseco de la flava ventro, kaj birdoj de okcidenta suda Afriko havas blankecajn gorĝon kaj bruston.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli senkolorajn flavajn subajn partojn ol plenkreskuloj. La alvoko estas altatona ripetata ĉii-ĉii-ĉuut.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Flavventra eremomelo konstruas tasforman neston sur la branĉoj de arbo aŭ arbusto el herboj kaj araneretoj, kie la ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn, kiuj estos kovataj dum 13-14 tagoj, probable fare de ambaŭ seksoj; la idoj estos manĝigataj ankaŭ de ambaŭ gepatroj, kaj elnestiĝo okazos post 15-16 tagoj, post kio la idoj restos ĉe la gepatroj dum ĉirkaŭ pliaj 2 semajnoj aŭ plue. Tiu teritoriema specio estas monogama kaj pariĝas porvive. La nestosezono estas el aŭgusto al januaro kaj ĉefe el septembro al novembro.

Tiu birdo estas kutime vidata sola, en paroj aŭ en familiaj grupoj (foje kun miksitaj kunmanĝantaroj), dum ili manĝas surgrunde aŭ inter foliaro insektojn (cimojn, skarabojn, larvojn, raŭpojn, termitojn, formikojn) kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn, krom iom da fruktoj, semoj kaj nektaro de Aloo.

Konservadostatuso[redakti | redakti fonton]

Tiu komuna afrotropisa specio havas grandan teritorion de ĉirkaŭ 7,100,000 km². Oni supozas, ke ankaŭ la populacio estas granda kaj ke la specio ne alproksimiĝas al la kriterioj por malpliiĝo de la IUCN Ruĝa Listo kaj pro tio ĝi estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.

Ĝi havas du ĉefajn populaciojn en Afriko; une tra la Sahelo el Maŭritanio al Sudano kaj la alia el Etiopio tra Tanzanio al Zambio kaj al suda Afriko (Namibio, Bocvano kaj Sudafriko), kie ĝi estas pli komuna en arbustaroj de Kalaharo kaj Karuo, okupante ankaŭ savanon ĉefe de akacioj kaj fruktoĝardenojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]