Flavventra paruo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Flavventra paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Periparus
Specio: P. venustulus
Dunomo
Periparus venustulus
(Swinhoe, 1870)
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Flavventra paruo (Periparus venustulus, foje Pardaliparus venustulus aŭ iam Parus venustulus) estas specio de birdo de la familio de Paruedoj.

Tiu specio montras karakterojn similajn al tiuj de la Granda paruo (de alia genro) nome nigraj krono kaj gorĝo kaj flavaj subaj partoj (kio nomigas la specion), kaj aliajn similajn al tiuj de la Nigra paruo (de malpreciza genro) nome blanka vertikala nuka strio, griza dorso kaj du strioj de blankaj punktoj tie. Malkiel la Granda paruo ne havas vertikalan nigran ventran strion sed du flankajn nigrajn vertikalajn zonojn el la supra brusto suben. Supraj kaj subaj partoj estas similaj al tiuj de la Palavana paruo, sed la kapo tute malsimilas, ĉar tiu ĉimontras blankajn vangojn, kiel plej parto de paruoj.

Ĝi estas endemia de Ĉinio. Ĝia natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

[redakti] Referencoj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj