Flavabdomena tragopano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flavventra tragopano)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavabdomena tragopano
Flavabdomena tragopano
Flavabdomena tragopano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Tragopan
Specio: T. caboti
Tragopan caboti
(Gould, 1857)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavabdomena tragopano, Flavventra tragopanoKabota tragopano, (Tragopan caboti) el la ordo de Kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj estas birdo propra al sudorienta Ĉinio, kiu loĝas en meza kaj nordokcidenta Fuĝjan, norda Gŭangdong, nordorienta Gŭangŝji, suda Ĝeĝjang kaj nordorienta Hunan.

Tiu granda (61 cm) birdo estas dividita en du subspecioj, el kiuj la nomiga raso troviĝas en la provincoj de Fuĝjano, Jianĝio, Zheijiango kaj Guangdongo, kaj T. c. guanĝiensis kiu estas limigita al nordorienta Gŭangŝji kaj suda Hunano.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas iom pli granda ol koko. La maskla birdo havas plumtufon, kies antaŭa duono estas nigra kaj la posta duono ruĝa. La supra korpo sin montras kaŝtanruĝeca, kun haŭtflavaj ovalaj makuloj, la malsupra korpo estas haŭtflava (sablokolora). La nuda vizaĝa haŭtaĵo kaj pendantaj bridoj estas oranĝecaj.

Temas pri specio kun seksa duformismo. La femala birdo havas okran supran korpon punktitan de nigraj kaj brunblankaj lancoformaj makuloj kaj helan haŭtflavan malsupran korpon. La brusto estas punktita de nigraj makuloj kaj la abdomeno kun evidentaj blankaj makulegoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La birdoj loĝas en montoregionoj ĉirkaŭ 700 ĝis 1 600 metrojn super la marnivelo. Ili agas 7-12-ope, en valoj, kie tutjare fluas rivereto, prosperas arbustoj, bambuoj, pteridoj kaj aliaj lignecaj plantoj. Junaj folioj, burĝonoj kaj fruktoj estas iliaj ĉefaj manĝaĵoj. Ili manĝas ankaŭ iom da insektoj.

Ĉar la birdo ne estas homtima, moviĝas malrapide; oni nomas ĝin populare surloke stulta koko. Oni mezuris la cerbon de la Flavabdomena tragopano kaj oni trovis, ke la proporcio de ĝiaj cerba kaj korpa pezoj estas malpli granda ol tiu de la Blanka fazano (Lophura) aŭ Ora fazano. Tio estas interesa temo.

En aprilo kaj majo la birdoj konstruas neston sur arbo aŭ sur tero. Ĉiufoje la birdino demetas 7-12 ovojn, kiuj estas terkoloraj kaj punktitaj de brunaj makuletoj. La ovo kun pezo de 41-52 gramoj estas same granda kiel kokovo. La femala birdo plenumas kovadon, kiu daŭras 27-29 tagojn. En tiu tempo la femala birdo tute ne volontas forlasi sian neston, escepte se aperas danĝero al ĝi. Tragopanidoj povas flugi tuj post eloviĝo.[1] La idoj kreskas malrapide kaj nur post du jaroj la femalaj kaj masklaj birdoj povas diferenciĝi inter si per malsamkoloraj plumoj kiel iliaj gepatroj.

Tiuj orientalisaj birdoj troviĝas en tre malmultaj lokoj, sed multas iliaj naturaj malamikoj (rabobestoj el la familio de felisedoj, agloj kaj aliaj), kaj krome ili estas ŝajne stultaj (ne kutimigitaj al predantoj) kaj malrapidmovaj, tiel ili estas facile kapteblaj. Nun troviĝas nur tre malmulte da tiaj birdoj. Bredi la birdojn estas ne malfacile, sed generigi ilin ne facile. Bredate en kaĝo masklaj birdoj povas pariĝi al Satirusaj tragopaninoj kaj generas hibridajn idojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Kabota tragopano
ovo de Tragopan caboti - Muzeo de Tuluzo


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robertson (1997) p.14

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.