Flavvizaĝa paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavvizaĝa paruo
Flavvizaĝa paruo
Flavvizaĝa paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Parus
Specio: P. spilonotus
Parus spilonotus
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavvizaĝa paruo (Parus spilonotus) estas paserina birdo de la familio de Paruedoj.

Temas pri specio sufiĉe simila al la parenca Flavnigra paruo, sed la kontrasto inter tiuj ambaŭ koloroj ne estas tiom markataj kaj ĉe tiu specio la plej rimarkinda eco estas la flavega vizaĝo. Estas nigraj krono kaj kresto, krom elokula strio ne tiom larĝa kiom ĉe la Flavnigra paruo, dum estas flavaj la vizaĝo, nuko kaj superokula strizono, sed la subaj partoj apenaŭ estas flavaj, sed verdecaj aŭ grizecaj kaj en kelkaj ekzempleroj la nigra larĝa vertikala zono ne estas simpla strio sed tiom larĝa ke okupas la tutan antaŭan parton. La dorso estas grizeca (iom verdeca supre) kaj montras du horizontalajn striojn de blankaj punktoj kaj aliajn du vertikalajn en suba dorso. La beko estas nigra kaj la gamboj malhelgrizaj.

Ĝi troviĝas en sudorienta Azio el Himalajo al la sudorienta pinto nome en Nepalo, Bhutano, Ĉinio, Barato, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Vjetnamo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]