Flensburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flensburg
Blazono
Flensburg (Germanio)
Flensburg (Germanio)
DEC

Map

Flago
Mapo
urba komunumo de Germanio • urban district in Schleswig-Holstein
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0461
Poŝtkodo 24901–24944
Aŭtomobila kodo FL
Oficiala Municipokodo 01001000
NUTS DEF01
Subdivido 16 urbopartoj (Stadtteile) kun 52 statistikaj regionoj
Politiko
Komunumestro Simon Faber
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SSW
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
24937 Flensburg
Demografio
Loĝantaro 92550 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 47′ N, 9° 26′ O (mapo)54.7819444444449.4366666666667Koordinatoj: 54° 47′ N, 9° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 12 m
Areo 56,38 km²
Oficiala retejo https://www.flensburg.de
vdr

Flensburg (Dana: Flensborg) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La 1-an de aprilo 2006 la komunumo havis 87065 loĝantojn.

Industrio kaj institucioj

En la urbo produktatas alkoholaĵoj, paperaĵoj kaj nutraĵoj. Krome gravas la konstruado de ŝipoj kaj maŝinoj. Flensburg estas la sidejo de la germana Federacia oficejo de veturado ( Deutsches Kraftfahrt-Bundesamtes) - kie ankaŭ centre kolektatas kaj distribuatas la punpoentojn por ĉiuj germanaj aŭtistoj ofendintaj la regularon pri strata trafiko - kaj de Pegagogia altlernejo. Krome ekzistas fakaltlernejoj por marmaŝinistoj kaj maristoj.

Vidindaĵoj

Al la plej imponaj vidindajoxj nombriĝas la gotikstila Preĝejo Sankta Mario (komenco de la konstruoj en 1284) el brikoj kun altaro el la malfrua renesanca kaj fenestroj riĉaj je figuroj. En la gotikstila Preĝejo Sankta Nikolao (14./15. jc.) troviĝas la plej granda renesanca orgeno de Norda Germanujo. El la malnova ĉirkaŭfortkaĵo konservitis ankoraŭ restoj, ekz. la dika Norder-pordego (1595). En la ŝipmuzeo oni povas admiri navigaciilojn kaj ŝipmodelojn.

Historio

Flensburg estis fondita en la 12-a jc kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1284. En la kurso de historio la urbo fariĝis celo de pluraj danaj kaj svedaj invadoj kaj konkeroj. Aparteninte ĝis la 1435-a jaro al Holstinio, ĝi submetitis en 1460 rekte al Kopenhago. En 1848 ĝi fariĝis ĉefurbo de la dane administrata Slesvigio. En 1867 la urbo ekapartenis al Prusio. En referendumo post la Unua mondmilito la loĝantaro voĉdonis favore al plua aparteno al Germanujo. Dum la Dua mondmilito estis la urbo grava mararmea centro kaj sekve ĝi ofte estis bombardita fare de la Aliancanoj.

Flensburg
la orienta marbordo de la urbo
la urba haveno, vidita de la okcidenta marbordo
La Kurt-Tucholsky-Lernejo en la urboparto Adelby dum 1975 malfermiĝis kiel unu el la unuaj integritaj lernejoj. La muzikistoj de la knaba popmuzika grupo Echt dum lerneja aĝo unuafoje kune muzikis kaj koncertis ĉi-tie.
placo Willy Brandt
la norda merkato

Ŝablono:Ĝermo-Germanio