Fleur Pellerin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fleur Pellerin
Fleur Pellerin en 2015.
Fleur Pellerin en 2015.
Persona informo
Fleur Pellerin
Naskonomo 김종숙
Naskiĝo 29-a de aŭgusto 1973
en Seulo (Sud-Koreio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater ESSEC
IEP de Parizo
ENA
Partio Socialista Partio (PS)[1]
Familio
Edz(in)o Laurent Olléon
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ministro pri kulturo kaj komunikado
Dum 26-a de aŭgusto 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Aurélie Filippetti
Subministro komisiita pri eksterlanda komerco, turisma evoluigo kaj eksterlandaj francoj
Dum 9-a de aprilo 201426-a de aŭgusto 2014
Prezidento François Hollande
Sekvanto Thomas Thévenoud
Ministro delegita al EME, inovado kaj cifereca ekonomio
Dum 21-a de junio 20122-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Sekvanto Axelle Lemaire
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fleur Pellerin (naskiĝis Kim Jong-suk la 29-an de aŭgusto 1973 en Seulo (Sud-Koreio) estas franca supra ŝtatoficisto kaj politikistino . Referendaria konsilanto en la Revizora Kortumo kaj prezidantino de Klubo 21-a jc de 2010 ĝis 2012, delegita ministro komisiita pri EME, plinovigado kaj cifereca ekonomiko en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault poste de la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault de la 16-a de majo 2012 ĝis la 2-a de aprilo 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri eksterlanda komerco, turisma evoluigo kaj eksterlandaj francoj en la 1-a registaro de Manuel Valls, la 9-an de aprilo 2014. Ŝi estis nomumita ministro pri kulturo kaj komunikado la 26-an de aŭgusto 2014 en la 2-a registaro de Manuel Valls.

Fleur Pellerin estas la unua politikisto kun azia origino, membro la franca registaro[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Kim Jong-suk (김종숙) naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1973 en Seulo, en Sud-Koreio[3]. Forlasita surstrate en Seulo, 3 aŭ 4 tagojn post sia naskiĝo[4],[5], kaj kondukita al orfejo[6], ŝi estis poste adoptita kiam sesmonata de franca familio, en februaro 1974, kaj fariĝis « Fleur Pellerin »[7].

Studoj[redakti | redakti fonton]

Akceptita en ESSEC, ŝi diplomiĝis kiam dudek unu jara[8].

Dudek-kvar jara, ŝi sukcesis en la ekstera konkurso por la eniro en ENA[9].

Fleur Pellerin mastras la anglan kaj germanan lingvojn kaj japanajn elementojn[10].

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Fleur Pellerin vivas en Montreuil kaj edziniĝis al Laurent Olléon[11]

Ŝi estas patrino de filino, naskiĝinta en 2004.

Juĝistino en la franca Revizora Kortumo[redakti | redakti fonton]

Ŝia elira rango de ENA ebligis al ŝi fariĝis juĝistino en la Revizora Kortumo kiam 26-jara, ŝi komencis sian karieron kiel duaklasa aŭditistino[12].

Ŝi fariĝis refendaria konsilanto ekde 2003[13].

Paralele, de 2001 ĝis 2006, ŝi estis ekstera aŭditistino por UN en Irako, en Novjorko kaj en Ĝenevo. Ŝi estis niomumita en 2007 raportanto de la Komisiono pri deontologio de la ŝtatoficistaro[14].

En politiko[redakti | redakti fonton]

La 16-an de majo 2012, ŝi estis nomumita al la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault kiel ministro delegita komisiita pri Etaj kaj Mezaj Entreprenoj (EME), inovado kaj cifereca ekonomio, alligita al la ministerio pri produkta reprogreso. Renomumita la sekvantan monaton en la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault, ŝi frontis aktiviĝon de interretaj entreprenistoj kontraŭ la kresko de la imposto pri entreprenvendoj, la « kolomboj ». Responde, ŝi apogis sin sur la kongreso de la entrepreneco por faciligi la partoprenan financadon, inovadon en entreprenoj kaj limigi la impostadon de entreprenistoj[15].

Regule kontraŭ sia supera ministro, Arnaud Montebourg, aparte pri la aĉeto de Dailymotion fare de Yahoo!, la lanĉo de la 4G-oferto fare de Free, kaj la vendo de SFR fare de Vivendi, ŝi perdis sian postenon la 2-an de aprilo 2014 profite al li, kiu gajnis ministerion arigantan ekonomion, produkta reprogreso kaj ciferecigo[15],[16], tio, kion bedaŭras multaj interretaj entreprenistoj[17].

Ŝi estis nomumita subministro komisiita pri ekstera komerco, promocio de turismo kaj eksterlandaj francoj, la 9-an de aprilo 2014, en la 1-a registaro de Manuel Valls[18].

Ŝi estis nomumita ministro pri kulturo kaj komunikado la 26-an de aŭgusto 2014 en la 2-a registaro de Manuel Valls.

Aliaj oficoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas prelega mastro en Nacia Lernejo pri Administrado (Francio). En 2006, ŝi kunredaktis la prinotitan Bultenon de la Leĝoj kaj Dekretoj de eldoninto "Paul Dupont". En sia trairo de la privata sektoro de 2008 ĝis 2009, ŝi estis asociita direktoro de "cabinet Tilder". Kiel prezidantino de Klubo 21-a jc, ŝi fariĝis membro de la konstanta Komitato "Diverseco" de kompanio France Télévisions[19].

En 2011, ŝi fariĝis administrantino de la televidkanalo Public Sénat[20] kaj membro de la komitato de punoj de la Regulaŭtoritato pri Interretaj Ludoj (ARJEL)[21].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Intervjuo en la televidelsendo On n'est pas couché de la 1-a de decembro 2012
  2. « Fleur Pellerin en Koreio, rokstelulo por la korea gazetaro » Arkivigite je 2013-10-05 per la retarkivo Wayback Machine, sur "coree.aujourdhuilemonde.com", la 24-an de marto 2013.
  3. Sébastien Falletti, « Fleur Pellerin, reĝino de Koreio » sur interretejo "Le Point", la 18-an de majo 2012.
  4. Korean Adoptee Becomes French Deputy Minister Arkivigite je 2017-10-20 per la retarkivo Wayback Machine sur hla interretejo "english.chosun.com" de la 18-a de majo 2012
  5. Fleur Pellerin, “perfekta virino” por Sud-Koreio sur "courrierinternational.com" de la 22-a de majo 2012
  6. Fleur Pellerin en Sud-Koreio sur "lefigaro.fr" de la 23-a de marto 2013
  7. Daumas, Cécile (aprilo 2010). “Hussarde de la diversité - Portrait”, Libération. Alirita la 18-an de januaro 2012.. .
  8. Boris Manenti, « Fleur Pellerin, la gika ministro », interretejo "NouvelObs.com", la 16-an de majo 2012.
  9. Listo de sukcesintaj kandidatoj en la ekstera konkurso por la eniro en la Nacia Lernejo pri Administrado (ENA) organizita en 1997, JORF n° 16 de la 20-a de januaro 1998, p. 915, NOR FPPA9800006K.
  10. Mathieu Bruckmüller Artikolo de « 20 minutes » de la 9-a de aprilo 2014, alirita la 10-an de aprilo 2014.
  11. Thierry Dupont, « Fleur Pellerin, la "zena sinteno" al EME kaj cifereca ekonomio[rompita ligilo] », gazeto L'Express, la 17-an de majo 2012.
  12. Dekreto de la 6-a de junio 2000 pri nomumo (Revizora Kortumo), JORF n° 132 de la 8-a de junio 2000, p. 8671, NOR CPTE0000018D.
  13. Dekreto de la 24-a de junio 2003 pri nomumo (Revizora Kortumo), JORF n° 145 de la 25-a de junio 2003, p. 10675, teksto n° 36, NOR CPTE0300025D.
  14. Dekreto de la 1-a de junio 2007 pri nomumo al la komisiono pri deontologio, JORF n° 131 de la 8-a de junio 2007, teksto n° 24, NOR BCCF0755598A.
  15. 15,0 15,1 « La sorto de Fleur Pellerin demandigas la ciferecan sektoron », interretejo "Les Echos.fr", la 2-an de aprilo 2014.
  16. Benjamin Ferran, « Arnaud Montebourg eligas Fleur Pellerin el la cifereco », Le Figaro.fr, 2 avril 2014.
  17. Fleur Pellerin kaj la kolombaj entreprenistoj
  18. Dekreto de la 9-a de aprilo 2014 pri konsisto de la registaro, JORF, n° 0085 de la 10-a de aprilo 2014, p. 6560.
  19. « Composition du comité Arkivigite je 2012-05-21 per la retarkivo Wayback Machine », konstanta Komitato por diverseco, France Télévisions.
  20. « Administra estraro Arkivigite je 2012-05-19 per la retarkivo Wayback Machine », Public Sénat.
  21. « Organizado Arkivigite je 2012-05-31 per la retarkivo Wayback Machine », ARJEL.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]