Fligeli-kabo
El Vikipedio
81.8430659.23944
Koordinatoj: 81° 50′ 35″ N, 59° 14′ 22″ O
La Fligeli-kabo aŭ Kabo Fligely (ruse Мыс Флигели) estas la plej norda punkto de Eŭrazio. La loko estis nomumita post la aŭstra kartografiisto August von Fligely, kiun atingis unuafoje la aŭstra-hungara nordpolusa ekspedicio en 1874, sub gvido de Julius Payer kaj Carl Weyprecht. Ĝi troviĝas sur la Rudolf-insulo kaj apartenas geografie al Lando Francisko Jozefo.