Flodden Field (batalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de la batalejo de Flodden Field

La batalo de Flodden Field (9-a de septembro 1513) estis decidiga venko por la angloj kontraŭ la skotoj.

Skotlando kaj Francio estis delonge alianciitaj. En 1513 Henriko la 8-a (Anglio) militis kontraŭ Francio, nomumante sian edzinon Katerino de Aragono kiel regento. Kiel alianculo de la francoj, la skota reĝo Jakobo la 4-a invadis Northumberland kun ĉ. 30 mil soldatoj. Katerino mem rajdis norden kun paro de la angla armeo.

La 9-an de septembro okazis decidiga batalo, konata kiel la batalo de Flodden Field, proksime al vilaĝo Branxton. (Tuj antaŭ la batalo la skotoj tendumis ĉe Flodden Edge, sude de Brankston.) Ĝi estis la unua batalo en Britio kie kanonoj ludis gravan rolon, sed ankaŭ gravis pli tradiciaj armiloj kiel longpafarkoj kaj pikstangoj. La anglo tute venkis la skotojn, mortigante Jakobon kaj multajn skotajn nobelojn. Katerino sendis al Henriko la 8-a (kiu estis en Francio) la sangmakulitan mantelon de la skota reĝo.

La angla generalo estis Thomas Howard, tiam grafo de Surrey. Pro la venko, en 1514 al li estis restaŭrata la rango Duko de Norfolk, kiun lia patro John Howard (1-a duko de Norfolk) posedis ĝis sia morto en 1485: Henriko la 7-a ne permesis ke Thomas Howard heredus tiun rangon ĉar John Howard subtenis Rikardon la 3-an kaj mortis batalante kontraŭ Henriko dum la batalo de Bosworth kaj Thomas mem ankaŭ subtenis Rikardon.