Flora Lapponica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frontpaĝo de Flora Lapponica

Flora Lapponica (Amsterdamo, 1737) estas rakonto de plantoj de Laponio verkita de la botanikisto, zoologo kaj naturalisto Karolo Lineo (1707-1788) rezulto de lia ekspedicion al Laponio.

Dum la periodo el 12a Majo 1732 al 10a Septembro 1732, kaj danke al stipendio el la Reĝa Societo de Sciencoj en Upsalo por sia veturado,[1][2] Lineo povis kombini sian intereson en medicino kun tiu pri natura historio ĉar veturis kvin monatojn en Laponio kolektante animalojn, plantojn, kaj mineralojn.

En Flora Lapponica la ideoj de Lineo pri nomenklaturo kaj klasigo estis unuafoje uzitaj laŭ praktika vojo, kio faris tiun la unua antaŭ-moderna Flaŭro.[3] La priskribo kovris 534 speciojn, uzis la klasigan sistemon de Lineo kaj inkludis, por la priskribitaj specioj, geografian distribuadon kaj taksonomiajn notojn. Augustin Pyramus de Candolle atribuis al la verko de Lineo Flora Lapponica kiel unua ekzemplo en la botanika genro de Flaŭra verkado. Botanika historiisto E. L. Greene priskribis Flora Lapponica kiel "plej klasika kaj ĉarma" el la verkoj de Lineo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anderson (1997), pp. 42–43.
  2. Blunt (2001), p. 38.
  3. 3,0 3,1 Frodin (2001), p. 27.