Floreal Gabalda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Floreal Gabalda
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1945 (1945-11-30) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco FrancioVenezuelo
Familio
Edz(in)o Liba Gabalda
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Floreal GABALDA estas franca esperantisto. Li naskiĝis en Francio en 1946, li eklernis Esperanton fine de 1963 kaj lia unua internacia kongreso estis la 42-a SAT-Kongreso okazinta en Novi Sad (Jugoslavio) en 1969[1].

Li ankaŭ partoprenis la postajn kongresojn de SAT: la 43-an en Aŭgsburgo kaj la 44-an en Parizo. Ekde 1969 ĝis lia alveno al Venezuelo fine de 1971, li respondecis pri la Junulara Angulo de Sennaciulo, organo de SAT, kies membro li estis ekde la sama jaro. Li estis membro de Venezuela Esperanto-Asocio ĝis sia translokiĝo al Francio kun sia edzino Liba kaj filino Belonia.

Li estas honora membro de TEJO[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-a Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Rekontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane de Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio, paĝo 16.
  2. Laŭ UEA/TEJO[rompita ligilo]