Florealo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegorio, nekonata aŭtoro

Florealo (france Floréal) estas la nomo de la oka monato de la franca respublika kalendaro, la dua de la printempa sezono, kiu daŭras ekde la 20-a21-a de aprilo ĝis la 20-a21-a de majo, laŭ la jaro. Ĝi proksimume koincidas kun la ŝajna preterpaso de la Suno ĉirkaŭ la zodiaka konstelacio Taŭro.

La nomo devenas el la latina radiko por floroj, kiuj kutime floras en tiu jarepoko.