Florenca Skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Florenca SkoloCamerata Fiorentina (aŭ Camerata de' Bardi)[kolegaro Florenca] konsistis el grupo de poetoj, muzikistoj, filozofoj kaj erudiciuloj el la nobelaro, kiu renkontiĝis en Florenco fine de la renesanca epoko ekde ĉ. 1576 ĝis 1600 ĉirkaŭ la grafo G. Bardi kaj poste, ekde la jaro 1592, ankaŭ ĉirkaŭ la nobelo Iacopo Corsi.

Ideo, genezo kaj efiko

Jacopo Peri

Membroj de la Camerata estis la komponistoj Vincenzo Galilei (la patro de Galileo Galilei), Pietro Strozzi, Giulio Caccini, Iacopo Peri, Emilio de' Cavalieri kaj la poeto Ottavio Rinuccini.

La motivo de ilia kunligo estis la kredo, ke la muziko estas koruptiĝinta kaj ke la muzika arto pliboniĝus, se oni revenus al la formoj kaj stiloj de antikva Grekio, kaj tiel ankaŭ pliboniĝus la socio. Ili estis influataj de Girolamo Mei, la unua erudito de sia tempo pri antikva Grekio, kiu asertis - interalie - ke la greka tragedio ĉefe estis kantata ol parolata. Kvankam li eraris, la rezulto estis fervora koncentriĝo de la muzik agado al tute aliaj celoj ol antaŭe, antaŭ ĉio pro la tento reakiri la perditajn metodojn antikvajn.

La kritiko pri la tiutempa muziko, kiun faris la Camerata, centriĝis en la abandono de la polifonio, kiu difektus la komprenebleco de la kantata teksto. Paradokse, tiu ĉi estis la sama kritiko esprimata fare de la Koncilio de Trento kelkajn jardekojn malposte, kvankam la vidpunktoj de ambaŭ ne povus esti pli diferaj. Ravita de la antikepokaj priskriboj de la emocia kaj mora efekto de la antikgreka tragedio kaj de la komedio la Camerata konjektis, ke ĝi estis kantata kiel ununura linio kun simpla instrumenta akompanado, kaj proponis krei una novan klason de muziko. Samtempe ĝi rifuzis la polifonion.

En 1582, Vincenzo Galilei realigis muzikigon, komponita por li mem, de lamento de Ugolino en la Inferno de Dante; estis libera imitaĵo de tio, kion li kredis esti la tipo de muziko en la Antikva Grekio (bedaŭrinde la muziko perdiĝis). Ankaŭ Caccini estas konata pro tio, ke li interpretis variajn el siaj propraj kanzonoj pli malpli melodike surbaze de simpla agorda akompano. La muzikstilo disvolviĝinta sekve de tiuj ĉi eksperimentoj nomiĝis monodio, tute nova speco da parolkantado, kiu alcelis la idealan esprimon de la afekto kaj la komprenebleco de la teksto kaj kiu pro tio estis nur akompanata per kelkaj apogaj agordoj de la ĝeneralbaso. Ĝi evoluis ĝis la 90-aj jaroj dank‘ al la verkoj de komponistoj kiel Jacopo Peri, kiuj laboris kune kun la poeto Ottavio Rinuccini, en veturilo kapabla de altdrama esprimivo. En 1598, Peri y Rinuccini ellaboris Dafne, dramo komplete kantata en la monodia stilo: ĝi estas la unua kreaĵo de nova formo nomata "opero". Aliaj komponistoj sekvis ilian vojon, kaj dum la unua jardeko de la 17-a jarcento la nova "dramo en muziko" estis komponata, surscenigata kaj vaste dissemata. Atentendas, ke la nova formo de opero ankaŭ prunteprenis je poezia formo pastoralo jam ekzista nomata intermedio, speciale en la libretoj: estis la muzika stilo, kiu estis fundamente nova.

Claudio Monteverdi (Pentristo: Bernardo Strozzi)

El ĉiuj revolucioj en la muzikhistorio tiu ĉi eble estas la plej prudente pripensita: ĝi estas unu el la malmultaj ekzemploj en muziko antaŭ la 20-a jarcento, ke la praktiko antaŭenigas la teorion. Bardi kaj Galilei postlasis tekstojn, kiuj espozas iliajn ideojn. Bardi verkis la Discorso (1578), longa letero al Giulio Caccini, kajGalilei publikis el Dialogo della música antica et della moderna (1581-1582).

Sen agnoski la dogmatikan pretendon de la Florenca Camerata, posedi la ununuran muzika verecon, la nuntempe multe multe pli konata Claudio Monteverdi transprenis la monodion kiel ebla komponmaniero por propraj verkoj kaj per tio helpis al ĝi atingi sekvoriĉan muzikan efikon.

Akademia orkestro

Camerata de' Bardi estas ankaŭ la nomo de la orkestro akademia de la Universitato de Pavio. Fondita en 1989 deLuca Bardi (violonisto) kaj de Franco Gerevini (pianisto, hobojisto kaj direktoro). Nun ĝi estas direktata de la flutisto Nicola Bisson.

Fontoj

  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4
  • The New Harvard Dictionary of Music, eld. Don Randel. Cambridge, Massachusetts, Harvard University Press, 1986. ISBN 0-674-61525-5
  • Artikolo Camerata, en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2


Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ: Venecia Skolo, Roma Skolo, Florenca Skolo, Nordgermana Orgenskolo