Florent Schmitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Florent Schmitt (n. 28-an de septembro 1870 en Blâmont; m. 17-an de aŭgusto 1958 en Neuilly-sur-Seine) estis franca komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schmitt studis ĉe la Konservatorio de Parizo je Albert Lavignac, André Gedalge, Jules Massenet kaj Gabriel Fauré. Li amikiĝis kun sia kunstudento Maurice Ravel. Schmitt gajnis en 1900 per la kantato Sémiramis la Prix de Rome kaj vojaĝis tra Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ekde 1922 ĝis 1924 li estis harmonikinstruisto ĉe la konservatorio de Liono. Ekde 1929 ĝis 1939 li laboris kiel muzikredaktisto de la ĵurnalo Le Temps. En 1957 la urbo Parizo dekoraciis lin per la Granda Muzik-Premio.

La verklisto de Schmitt enhavas 138 verknumerojn samkiel multe pli ol dudek nepublikitajn komponaĵojn. Lia verkaro ampleksas preskaŭ ĉiujn muzikajn ĝenrojn escepte operojn kaj operetojn. En la unuaj du jardekoj de la 20-a jarcento li apartenis al la gvidaj komponistoj de Francio. Precipe Psaume XLVII op. 38, Le Palais hanté op. 49, La Tragédie de Salomé op. 50 kaj la pianokvinteto op. 51 estis rilate plievoluinta traktado de harmonio, ritmo, metro kaj takto lige kun eksterkutima ekspresiveco siatempe alte modernaj kaj antaŭis novigojn poste progresigitaj de Strawinsky kaj Messiaen. Per tio Florent Schmitt estis ĝisfine de la unua mondmilito nepre progresema komponisto. Liaj komponaĵoj enkondukis je tio gradan anstataŭigon de la dominado de la franca impresionismo. Sed li samtempe estis - kvankam elstara - individuisto, kiun ŝajne ne tuŝis la multnombraj direktoŝanĝoj kaj tendencoj de la dudekaj, tridekaj, kvardekaj kaj kvindekaj jaroj. Tiel li kiel komponisto eniris dum la jardekoj, precipe post la dua mondmilito, malgraŭ la eksterkutima kvalito de siaj komponaĵoj en la forejon de la franca kaj internacia muzika vivo.

Rimarkinde je la verkaro de Schmitt estas unuflanke, ke li malgraŭ ĉiuj modernismoj, kiuj distingis liajn komponaĵojn en la unuaj du jardekoj de la 20-a jarcento, teniĝis je la muzikaj formojn de la 19-a jarcento kaj aliaflanke la ligo al germana romantismo (Brahms, Schumann) kaj malfruromantismo (Strauss kaj Wagner), nekutime profunde radikantaj por franca komponisto tiuepoka; ĉilasta precipe montriĝas en la nuancoriĉa, polifona instrumenta tonmetado.

Lia verkaro enhavas almenaŭ 8 sakralajn ĥorkomponaĵojn diverse ensemblitaj ekde akapelaj ĝis gigantaj orkestrigoj, krome ĉirkaŭ sammulte da profana kantmuziko. Aldoniĝas ĉ. 7 kantatoj, ĉ. sammultaj kantensemblaĵoj, multaj lidoj, diversaj teatromuzikaĵoj (baleto kaj scenomuziko), multegaj pianaĵoj samkiel aro da simfoniaj verkoj, ofte komponitaj laŭ stilo de la malfrua romantismo. Simile abunde li komponis ĉambromuzikaĵojn. Krome li verkis almenaŭ du komponaĵojn por violonĉelo kaj orkestro op. 77 kaj 113, unu Symphonie concertante por piano kaj orkestro op. 82 samkiel Legendo por aldosaksofono kaj orkestro op. 66, ankaŭ alternative aranĝite de Schmitt por vjolo.

Riproĉoj pri naziismo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ kelka tempo aperis riproĉoj kontraŭ Florent Schmitt pro kontraŭjudismo. Eltranĉaĵo el artikolo de la Berliner Zeitung de 14-a de januaro 2005 klarigas la aferon:

Komence de 1996 liceoinstruisto pri historio trafis sur artikolon el la ĵurnalo "L'Action Française", taksita kiel reĝisma. Tiu priskribas la 2-an de decembro 1933 Florent Schmitt kiel fortikvoĉa intervokanto. Per "Vivu Hitler", tiel legeblas, li provis superbrui la Parizan Simfoniorkestron, ludanta koncerton de la komponisto Kurt Weill. Estas sufiĉe da malbonaj francaj komponistoj, do oni ne eĉ alpreni la germanajn judojn, Schmitt poste aldonis.
Centro Simon Wiesenthal enmiksiĝis kaj elminigis kulpigindaĵojn. Florent Schmitt, je tio nun ne povis estis ajna dubo, ne nur estis majstro de kompleksaj tonsinsekvoj kaj aŭdacaj ritmoj. Li ankaŭ estis viro ligita al la nazioj, ŝatataj de ili, kiu dum la Vichy-reĝimo avancis kiel dua honorprezidanto de orkestro kun la signifoplena nomo "Collaboration". Tiel poste ankaŭ nomis la kunlaboron de francoj kun la germanaj nazioj.

La situacio kompareblas kun tiu de la franca verkisto Louis-Ferdinand Céline kaj Ezra Pound, kiuj malgraŭ sia simpatio por la naziismo resp. la faŝismo devas validi kiel lumturoj de la modernismo.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

sakrala ĥormuziko[redakti | redakti fonton]

  • * Psaume 47 por soprano, miksita ĥoro, orgeno kaj orkestro, 1904

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En Été por orkestro, 1894
  • Musique de Plein Air por orkestro, 1897-1904
  • Combat des Raksasas et Délivrance de Sitâ, simfonia poemo por orkestro, 1898
  • Rhapsodie Parisienne por orkestro, 1898
  • Quatre Pièces por orkestro, 1899
  • Le Palais Hanté, simfonia studo por orkestro, 1900-04
  • Trois Rhapsodies por orkestro, 1903/04
  • Feuillets de Voyage por orkestro, 1903-13
  • Reflets d' Allemagne' por orkestro, 1905
  • Pupazzi – ok pecoj por orkestro, 1907
  • La Tragédie de Salomé, baleto, 1907
  • La Tragédie de Salomé, simfonia suito, 1910
  • Rêves für Orchester, 1913-15
  • Chant d'Espérance des Bleus, 1916
  • Légende por saksofono, vjolo aŭ violono kaj orkestro, 1918
  • Antoine et Cléopâtre, ses imfoniaj epizodoj laŭ William Shakespeare, 1919/20
  • Antoine et Cléopâtre, teatromuziko por orkestro, 1919/20
  • In Memoriam por orkestro, 1922
  • Mirages por orkestro, 1923
  • Le Petit Elfe Ferme-l' Oeil, baleto, 1923
  • Fonctionnaire MCMXII, filmmuziko, 1923/24
  • Danse d' Abisag, 1925
  • Salammbô, filmmuziko, 1925
  • Salammbô, Ses simfoniaj epizodo laŭ Gustave Flaubert, 1926
  • Ronde Burlesque por orkestro, 1927
  • Cancunik, suito por orkestro, 1927
  • Reflets, baleto, 1932
  • Oriane et le Prince d'Amour, baleto, 1932/33
  • Oriane la Sans-Égale, suito por orkestro, 1934
  • Chaîne Brisée por orkestro, 1936
  • Suite sans Esprit de Suite por orkestro, 1937
  • Janiana, simfonio por arĉorkestro, 1941
  • Essais de Locomotives, filmmuziko, 1943
  • Scènes de la Vie Moyenne, 1950
  • Jardin Secret, baleto, 1953
  • 2-a simfonio, 1956-58

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Kvinteto por 2 violonoj, vjolo, violonĉelo kaj piano op. 51 (1901-1908)
  • Sonate libre en deux parties por violono kaj piano op. 68 (1918/19)
  • Arĉtrio op. 105 (1944-1946)
  • Quatuor de flûtes (flutkvarteto) op. 106 (1944) (kopiraĵto 1949)
  • Arĉkvarteto en g#, op. 112 (1947)
  • Quatuor pour presque tous les temps por violono, violonĉelo, fluto kaj piano op. 134 (1956)
  • Suite op.133 en trois parties por trumpeto kaj piano (1955)
  • Quatuor pour Saxophones opus 102 ( kopiraĵto 1948)

Komponaĵoj por blovorkestro[redakti | redakti fonton]

  • 1900-1906 Sélamlik – turka divertimento por blovorkestro
  • 1913-1914 Dionysiaques, simfonia poemo por blovorkestro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]