Flores Chaviano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flores Chaviano
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1946 (1946-12-10) (77-jaraĝa)
en Caibarién
Ŝtataneco Kubo
Alma mater Reĝa Konservatorio Supra de Muziko ĉe Madrido
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • dirigentogitaristo • klasika gitaristo
vdr

Flores Chaviano, mallonge Flores Melquíades Chaviano Jiménez[1] (naskiĝinta la 10-an de decembro 1946 en Caibarién) estas kuba komponisto, muzikaranĝisto, gitaristo, orkestrestro kaj muzikpedagogo. Ekde 1981 li vivas kiel ekzilinto en Hispanujo.[2]

Studo[redakti | redakti fonton]

Flores Chaviano naskiĝis en la jaro 1946 en Caibarién en la mezkuba provinco Villa Clara. Tie li ricevis unuan gitarludan instruon de Pedro Julio del Valle (1921–1969). Pli malfrue li postiris sian instruiston al Santa Clara. Postsekve li lernis ĉe la Nacia Artolernejo en Havano kaj studis gitaron ĉe Isaac Nicola same kiel kompozicion ĉe José Ardévol kaj Sergio Barroso ĉe la Instituto Superior de Arte, unu el la plej renomaj muzikaltlernejoj de Latinameriko. Krom tio li sekvis majstrokursojn de Leo Brouwer kaj Alirio Díaz.

Post sia translokiĝo al Hispanujo en 1981 li finis siajn studojn ĉe Demetrio Ballesteros ĉe la Reĝa Supera Konservatorio Muzika de Madrido.[3]

Komponisto[redakti | redakti fonton]

Liajn verkojn ĉiam denove prezentas internaciaj orkestroj (ekzemple la Nacia Simfoniorkestro de Meksiko, la orkestro de la Orquesta Sinfónica Nacional de México, la orkestro de la Muzikakademio Dancigo, la Urba Orkestro de Granado, la Internacia Orkestro de Madrido, la Simfoniorkestro de la Princlando Asturio (OSPA), la Ĉambrorkestro de Nalón, la Ŝtata Orkestro de Salvador, la Filharmonia Orkestro de Montevideo) kaj solistoj (ekzemple de la Komika Operejo Berlino kaj Ensemblo Mutare en Frankfurto ĉe Majno).

Chaviano komponis mendoverkojn por la Fondaĵo Princo de Asturio, por la Nacia Instituto por Muziko kaj Prezenta Arto de la hispana ministrejo pri kulturo, por la konservatorio de Nalón kaj por Radio-Televido de Hispanujo. Multaj muzikistoj taskigis lin per la komponado de muzikpecoj, ekzemple la kuba klarnetisto kaj saksofonisto Paquito D’Rivera.[4]

Lia verkaro ampleksas multe pli ol 100 komponaĵoj por diversaj ensembloj. Al liaj komponaĵoj apartenas Rekviemo por Son-Muzikisto (Miguel Matamoros), la Omaĝo al Victor Jara kaj la Variaĵoj pri Joruba Temo.

Gitaristo[redakti | redakti fonton]

En 1974 li gajnis la 1-an Premion de la Nacia Gitaro-Konkurso de la Nacia Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo.

Liaj koncertvojaĝoj kondukis lin tra la tuta mondo: Li prezentis siajn verkojn plurfoje en Germanujo, Polujo, Bulgarujo, Ĉeĥujo, Svedujo, Italujo kaj Usono. En Hispanujo li koncertis en la Reĝa Teatro kaj en la Nacia Muziko-Aŭdigejo. En Bonaero li prezentis en la Teatro Bellas Artes.

Li prezentis soliste i.a. kun orkestroj kiel la Nacia Simfoniorkestro de Meksiko, la Orkestro de la Nova Mondo kaj la Nacia Orkestro de Kubo.

Orkestrestro kaj okaziganto[redakti | redakti fonton]

Dum sia agado kiel muzikisto en Kubo li direktis plurajn hejmlandajn orkestrojn, ekzemple la Nacian Simfoniorkestron de Kubo (CMBF), La Simfoniorkestron de Matanzas kaj la Simfoniorkestron de Santjago de Kubo. Li prezentis plurajn fojojn en Sovetunio kaj landoj de la Orienta Bloko.

Flores Chaviano fondis en 1989 per subteno de la Ĝenerala Societo General de Aŭtoroj kaj Eldonistoj la Festivalon Andrés Segovia In Memoriam kaj en 1990 la Internacian Gitaro-Festivalon je Ponferrada. En 1992 li estis fondinto kaj estas ekde tiam estro de la Ensemblo Andrés Segovia, ĉambrorkestro, kiu sin dediĉas al nuntempa muziko. Krom tio li direktas la muzikistarojn Cuarteto Fin de Siglo kaj Ensemble Trova Lírica Cubana. Li jam direktas la grupon Capilla Musical Esteban Salas de Madrid, kiu prezentas la verkojn de kubaj komponistoj de barokmuziko.

Muzikpedagogo[redakti | redakti fonton]

Flores Chaviano instruis de 1970 ĝis 1972 ĉe la Konservatorio Esteban Salas kaj de 1978 ĝis 1980 ĉe la Nacia Artolernejo en Havano. De 1979 ĝis 1980 li estis profesoro ĉe la Instituto Superior de Arte.

Li proponis majstrokursojn en multaj urboj en Eŭropo kaj Ameriko. Interalie li instruis ĉe la Universitato de Porto-Riko kaj la Florida Internacia Universitato. Krom tio li instruis en la konservatorioj je Pekino kaj Meksikurbo same kiel ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Teatro je Rostock kaj ĉe la Altlernejo por Muziko „Hanns Eisler“ je Berlino. En Hispanujo li estris majstrokursojn pri nuntempa muziko je Madrido (1983), Salamanko (1984) kaj Granado (1985/87).

Li instruis ĉe la konservatorioj en Madrido (1988), Ponferrada (1989–1991) kaj Segovio (1991), kie li ankaŭ direktoris. Ekde pluraj jaroj li docentas ĉe la Conservatorio Profesional Música Ángel Arias Macein en Madrido.

Aranĝisto[redakti | redakti fonton]

Chaviano estas aranĝinto de la muziko de Astor Piazzolla.[4]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chaviano, Flores. En: Helio Orovio: Cuban Music from A to Z. Duke University Press, Durham 2004, ISBN 0-8223-3212-4, p. 52.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katalogo de saksofonaj verkoj de latinamerikaj komponistoj. Arkivita el la originalo je 2008-04-08. Alirita 2015-06-08.
  2. Carlos Alberto Montaner: Journey to the Heart of Cuba. Life As Fidel Castro. Algora Publishing, 2001, ISBN 1-892941-61-9, p. 223.
  3. Informoj pri Flores Chaviano ĉe Son Cubano – La historio de la kuba muziko[rompita ligilo]
  4. 4,0 4,1 Flores Chaviano dum la Festival Internazionale di Musica e Arte Sacra. Arkivita el la originalo je 2015-12-12. Alirita 2015-06-08.