Florestan kaj Eusebius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Florestan kaj Eusebius estas du fikciaj personoj de la komponisto Robert Schumann, kiujn li kreis dum sia agado kiel muzikkritikisto kaj faris al sia sontubo por diferencaj vidmanieroj de la kritikataj verkoj. Schumann rigardis ilin, kvankam ili estas fikciaj, kiel Davidsbündler (David-liganoj) kaj titolis en muzikaj cikloj pli malgrandajn pecojn per iliaj nomoj (Carnaval ) aŭ prezentis ilin kiel ties komponistoj (Davidsbündlertänze). La pianosonato n-o 1 f♯-minora aperis sub la nomoj de la du. Florestan kaj Eusebius samtempe estas anima portreto de Robert Schumann.

Fono

Robert Schumann 1830
Eltranĉaĵo el miniaturo, pentrita sur eburo

Florestan kaj Eusebius, la "friponetparo" (Robert Schumann), akompanis la verkistan agadon de Schumann kiel muzikkritikisto dum lia tuta vivo. Verkemo estis heredaĵo: Lia patro August Schumann estis eldonisto kaj sin rigardis kiel "homme de lettres", tiel ke ne mirigas, ke lia filo estas literature klerigita kaj ankaŭ talenta pri verkado.
De la romano "Flegeljahre" de Jean Paul, publikigita en 1804, Schumann estis profundege kortuŝita. Kun la malegala ĝemeloparo "Vult kaj Walt" priskribita en la libro, Schumann povis sin identigi. La analogeco de la karakteroj de Vult, ne obeas al ajnaj konvencioj, same kiel la trankvila kaj radikiĝinta Walt al la karakteroj de eksterema, impetega Florestan kaj de elegia, kontempla Eusebius montras sur tio, ke la roluloj el la romano de Jean Paul starigis modelon.

Florestan den Wilden,
Eusebius den Milden,
Tränen und Flammen
Nimm sie zusammen
In mir beide
Den Schmerz und die Freude.
(Schumann en Liebeszeiten al Clara)
Florestan sovaĝan,
Eusebius la mildan,
Larmojn kaj flamojn
Kunprenu ilin
En mi ambaŭ
Doloron kaj ĝojon.

Ĉi tiu traduko orientiĝas je la ritmo de la poemo, malatente la rimojn

Florestan kaj Eusebius en la muzikkritikoj de Schumann

Florestan kaj Eusebius aperis unuan fojon en kritiko pri la pianokomponaĵo de Frédéric Chopin pri la dueto "Là ci darem la mano" („Dobnu al mi la manon“) el la opero „Don Giovanni“ de Wolfgang Amadeus Mozart. La kritiko estis publikigita en 1831 sub la pseŭdonimo Julius en la lepsika „Allgemeine musikalische Zeitung“, (la revuo, al kiu Schumann ekde 1834 konkurencis per sia „Neue Zeitschrift für Musik“) kaj sin prezentis laŭ novela formo, kio estis tiutempe kutima stilrimedo. Jam la verkisto E.T.A. Hoffmann verkintis per sia literatura figuro, „kapelmajstro Johannes Kreisler“, poeziajn muzikkritikojn por „Leipziger musikalische Zeitung“. Ankaŭ komponisto Claude Debussy inventis jardekojn poste por siaj muzikkritikoj fikcian interparolanton: „Monsieur Croche“ - kiu tamen tute ne aperas poezie, sed male senhumura kaj sobra.

La karaktera diverseco de Florestan kaj Eusebius laŭas intencitan dramecon: Schumann uzis ilin por la prezentado de malsamaj vidmanieroj sur la pecojn kritikatajn de li. En kelkaj kritikoj la antiteza rigardmaniero tamen estas malpli malsama artkompreno ol male la malsama temperamento de la figoroj servantaj kiel sontubo. Flanke de Florestan kaj Eusebius ofte staras „Majstro Raro“ (komence Friedrich Wieck baptopatris por ĉi tiu figuro). Li alprenas la funkcion de objektiva rigardanto kaj mildigas polarizojn.

„Florestan kaj Euseb estas mia duobla naturo, kiun mi kiel Raro volonte volas kunfandi al viro.“
(Schumann en letero al Heinrich Dorn la 14-an de septembro 1836)

Ankaŭ tie, kie Florestan kaj Eusebius ne estas menciitaj en kritikoj aŭ indikataj kiel ties "aŭtoroj", iliaj ecoj kaj parte iliaj malbonkondutecoj pregas multajn el la tekstoj de Schumann. Schumann estis homo kun ofte malaj sentoj kaj je la formado de siaj kritikoj kaj je la komponado ne nur formale, sed ankaŭ stile tre multfaceta. Ekde milda rikano ĝis akra moko, ekde silenta konsento ĝis ambicia vervo al li nenio fremdis, kaj lia „Neue Zeitschrift für Musik“ estis ideala kampo por eksperimentado. Oni volonte mencias ĉirilate lian kritikon pri la opero La profeto de Giacomo Meyerbeer, ("Le Prophete"), kiu eniris la muzikhistorion kiel plej mallonga kritiko, ĉar Schumann post spektado de la prezentado enmetis ĝin ja ne kiel priparolado, sed nur per † kiel mortanonco en sian revuon.

En sian David-ligon Florestan kaj Eusebius enprenis krom la kunverkantaj kritikistoj ankaŭ - kvazaŭ prohonore - samtempajn komponistojn, kiuj laŭ ilia opinio povis alkonduki la urĝe necesan novan tempon. Kiel ekzemploj nomate estu Hector Berlioz, Norbert Burgmüller, Frédéric Chopin, Franz Liszt, Felix Mendelssohn Bartholdy kaj Schuncke.

En la lasta kritika artikolo li sindediĉis sub la titolo „Novaj vojoj“ al Johannes Brahms, kiun li en tiu preskaŭ himne anoncis kiel granda estonta komponisto.

Verkado de muzikkritikoj komence de la 19-a jarcento estis kelkrilate defio: tiutempe estis tute ne tiom da muzikaj prezentadoj de instrumentaj resp. orkestraj verkoj kiel oni nuntempe atendas kiel memkompreneblaj. Oni ankaŭ ne trafis sur tre multajn elstarajn artistojn aŭ orkestrojn. Loĝante en Lepsiko Schumann ja havis bonŝancon, ĉar la lepsika Gewandhaus-orkestro estis unu el la plej bonaj siatempaj, tamen oni verkis muzikkritikojn malpli post prezentadoj ol male surbaze de la studado de notoj resp. partituroj. Ankaŭ Schumann eksidis ĉe la pianon kaj traludis novaperaĵojn por poste taksi ilin laŭkvalite.

Verko 2-a

Priparolado de op. 2 de Frédéric Chopin, variacioj pri "là ci darem la mano" (el 1831, eltiraĵo)

Eusebius antaŭ nelonge silente enpaŝis tra la pordo. Vi konas la ironian rideton sur la pala vizaĝo, kun kiu li provas streĉigi. Mi sidis kun Florestan ĉe la piano. Florestan estas, kiel vi scias, unu el tiuj muzikhomoj, kiuj ĉion estontan, novan, eksterordinaran kvazaŭ antaŭscias. Hodiaŭ tamen lin atendis surprizo. Kun la vortoj „Ĉapelon malsupren, sinjoroj, geniulo“ Eusebius surmetis muzikpecon. La titolon ni ne rajtis vidi. Mi foliumis senpense en la kajero; tiu kaŝita ĝuado de muziko sen tonoj havas iom da sorĉa. Krome al mi ŝajnas, ke ĉiu komponisto havas siajn proprajn notoformadojn por la okulo: Beethoven aspektas aliel surpapere ol Mozart (...). Jen tamen estis al mi, kvazaŭ rigardus min mirinde nur fremdaj okuloj, florokuloj, pavokulo, knabinokuloj: Je kelkaj lokoj fariĝis pli hele - mi kredis vidi "là ci darem la mano" de Mozart plektita tra cent akordoj. Leporello ŝajnis vere palpebrumi al mi kaj Don Juan preterflugis min en blanka mantelo. „Nun ludu ĝin“, diris Florestan - Eusebius obeis, enpremiĝintaj en fenestroniĉo ni aŭskultis. (...) Kiel Florestan tamen prenis la titolpaĝon legante nenion plu ol:
"Là ci darem la mano, varié pour le Pianoforte par Frédéric Chopin, Oeuvre 2"
kaj ni mirigite elkriis: „V. [verko] 2„, kaj kiel la vizaĝoj sufiĉe ardis pro nekutima miro kaj krom kelkaj elvokoj malmulta estis distingebla ol: „Jes, tio ja estas iu bona - Chopin - mi neniam aŭdis la nomon - kiu li povus esti - ĉiukaze - geniulo“ (...)
Julius (plua pseŭdonimo de Schumann)

Eusebius

Priparolado de la sonato en c-minoro de Delphine Hill Handley (el 1835, mallongigite)

Alproksimiĝu nur, fajna artistino, kaj ne timu la teruran vorton super vi („Kritiko“ staris kiel titolo). La ĉielo scias, ke mi neniurilate estas kiel Menzel, sed male kiel Aleksandro, kiam li diras laŭ Quintus Curtius: „kun virinoj mi ne luktas, nur kie estas armoj, mi atakas.“ Kiel liliotrunketo mi volas balanci la kritikan bastonon super via kapo, aŭ ĉu vi kredas, ke mi ne scias la tempon, kiam oni volas paroli kaj ne povas pro beateco, kiam oni volas premi ĉion al si sen esti trovinta pluan, kaj kiam estas la muziko, kiu montras al ni tion, kion ni iam ajn perdos? - jen vi eraras. Vere, tuta dekoka jaro kuŝas en la sonato; sindona, afabla, senpensa - aĥ! (...) Se mi nur povintus ĉeesti, kiam ŝi notis la sonaton! Ĉion al ŝi mi indulgus, malĝustajn kvintojn, malharmoniajn rilatojn, do ĉion, ĉar estas muziko en ŝia naturo, la plej ina, kiu penseblas. Jes, ŝi altenkleriĝos al romantistino, kaj tiel kune kun Klara Wieck starus du amazonoj en la brilaj vicoj. Nur unu aĵon ŝi ankoraŭ ne povas kunigi: La komponistinon kun la virtuozino, al kiu mi pensas je ŝia antaŭa nomo. Ŝi volis montri, ke ŝi ankaŭ havas perlojn por sin ornami. Tio tamen ne necesas en la krepuskohoro, en kiu oni por feliĉi nenion postulas krom soleco, kaj por feliĉigi duan animon. Kaj tiel mi elmanigas la sonaton kun kelka pensado.
Eusebius

Florestan

Priparolado de Grand Sonate élégique f. Klav. f-moll, op. 33 [recte: op. 32] de Carl Loewe (el 1835, eltiraĵo)

Nun kontraŭ la leono! (Loewe tradukiĝas kiel leono) - Same kiel fulmoj junaj kritikuloj iras plej volonte kontraŭ altaĵoj kiel preĝejoturoj kaj kverkarboj. Kiel firmege mi estas konvinkita, ke mia aminda Eusebius trovintis kelkan en la Delphine-sonato, kio ne staras en ĝi, tiel mi nun troviĝus nun en la mala kazo. Klare tion mi vidis ĉe loko tuj je la komenco, pri tiu mi tute akcepteble koleregis. Ĉielo, mi pensis dum la pluludado, diri al homo kvarfojojn, ke oni malmulte diras, al mi ŝajnas ja tro multe - kaj jen tiuj ĉi filistraj ornamaĵoj! Kaj jen la klareco en ĝenerale! (...) En la skerco mi komencis kaŝe ĉagreniĝi pri mia kolerego kaj kredis min trankvila antaŭ la (muzika) figuro. Komencas la finalo, senzorge mi ludas plu, jen eksonas en pianissimo legatissimo la terure konata (melodicitaĵo), elmontras sin ĉie en rondaj kaj malrondaj formoj kaj jen plenplene je la fino, por tutplene ekzalti min, ĝi iretas kaj iregas (...) Du horojn ĉi tiu figuro postsonis en miaj oreloj kaj al la Loewe certe la dekstra, ĉar mi laŭdis lin interne pro kelka el la sonato (...)
Florestan

Florestan kaj Eusebius kiel portretoj de la "mio" de Schumann

Robert Schumann, Vieno 1839
Litografio de Joseph Kriehuber

Ke Schumann rigardis Florestan kaj Eusebius kiel portretoj de siaj propraj, personaj animaj fartoj, precipe klariĝas en siaj memironiaj poemoj por Clara Wieck (Schumann skribas al Klara) de 1838:

Al certa novedzino, kiu neniel volas dudekjarulon kiel edzo

  • Koleregu al Florestan,
    Premetiĝu al Eusebius!
  • Ĵaluza ja estas Florestan,
    Sed plena je kredo Eusebius -
    Al kiu vi plej volonte donas la geedziĝokison?
    Kiu estas plej fidela al vi kaj al si mem.
  • Se vi volas bati per pantoflo,
    Vi devas lukti kun du -
    Kiu tiam venkos,
    Kiu malvenkos?
  • Tiam ni grandanime kondukas vin al la trono,
    Ekstaras je la dekstra kaj maldekstra -
    Kaj se vi volas proskribi la unuan,
    Ĉu vi forrifuzas ankaŭ la alian?

Florestan kaj Eusebius en la komponaĵoj de Schumann

Florestan und Eusebius
kiel komponistoj de „Davidsbündlertänze“ op.6
Florestan und Eusebius
kiel komponistoj de „Pianoforte-Sonate“ op.11

Schumann prezentis Florestan kaj Eusebius ne nur kiel karakterpecoj en Carnaval op.9, sed ankaŭ eĉ kiel komponistojn. Li nomis kaj Davidsbündlertänze op.6 kaj ankaŭ pianosonato f♯-minora op.11 en la unuaj eldonoj kiel verkoj de Florestan kaj Eusebius. Ĉi tiujn du pianoverkojn Schumann mem rigardis kiel esprimo de intima amo inter si kaj Clara Wieck.

Davidsbündlertänze komencas per citaĵo el mazurko de Clara Wieck („moto de C.W.“). Ties kapmotivo destinas la plej multajn el Davidsbündlertänze, kiuj tamen laŭ propra eldiro de Schumann malpli estas dancoj ol male pensoj de antaŭgeedziĝa festo kaj geedziĝfesto. „Malnova eldiro“ kiel moto aludas la amimajn ŝarĝojn kaj esperojn, kiuj estis ligitaj kun la amo kontraŭata de la patro de Clara:

Ĉiam kaj en ĉiu tempo
Ligiĝas ĝojo kaj sufero.
Restu pia en ĝojo kaj kuraĝe
Pretu al sufero

En la unua movimento de pianosonato op.11 sin interligas temoj de Clara Wieck (el ties op.5) kaj de Robert Schumann. sur la titolpaĝo de la unua eldono staras:

PIANOFORTE-SONATE

CLARA
zugeeignet von
FLORESTAN und EUSEBIUS

Traduko:

PIANOSONATO

dediĉita de
FLORESTAN kaj EUSEBIUS al
CLARA

Literaturo

  • Robert Schumann: Schriften über Musik und Musiker, Reclam, Stuttgart 1997, ISBN 3-15-002472-2