Florino (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Florino
Regiono
provinco de Grekio [+]

LandoGrekio

ĈefurboFlorina
- koordinatoj40° 45′ 0″ N, 21° 25′ 0″ O (mapo)40.7521.41666667Koordinatoj: 40° 45′ 0″ N, 21° 25′ 0″ O (mapo)
Areo1 924 km² (192 400 ha) [+]

HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Florino (provinco) (Tero)
Florino (provinco) (Tero)
situo de Florino Grekio

Florino (Grekio)
Florino (Grekio)
DEC
Florino
Florino

Map
Florino
Vikimedia Komunejo:  Florina Prefecture [+]
vdr

La provinco Florino (greke Νομός Φλωρίνης) ĝis administra reformo efektivigita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"), kaj ekde 2011 estas unu el la 74 regionaj unuoj de la lando. Ĝi kovras areon de 1924 km² kaj laŭ la censo de 2011 havis 51 414 loĝantojn, kio egalas al loĝdenso de 28,5 homoj/km². Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Florino. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Okcidenta Makedonio, kaj estas la plej nordokcidenta parto de Grekio.

En ĝia plej nordokcidenta angulo tuŝiĝas la ŝtatoj Albanio, Grekio kaj Nord-Makedonio, sur mallarĝa tera strio inter la granda kaj la malgranda lagoj Prespa. El la du lagoj, la pli granda grandparte apartenas al la Respubliko Makedonio, malgrandparte al Grekio kaj Albanio, kaj la pli eta grandparte al Grekio kaj malgrandparte al Albanio. Ambaŭ lagoj dividiĝas de la resto de la grekia provinco pere de altaj montoĉenoj, kaj havas ekologie protektindan flaŭron kaj faŭnon.

la urbo Florino, vidata de okcidente situanta monto

La centra kaj norda parto de la provinco unuflanke kaj la suda parto aliflanke estas du grandaj ebenaĵoj, la ebenaĵo de Florino norde kaj tiu de Eodaia sude, kiuj dividiĝas pere de montoĉeno aparte bone pasebla per la pasejo de Klidi. En la sudoriento troviĝas la lagoj Petres kaj Vegoritida, kiuj kalkuliĝas inter la plej grandaj lagoj de Grekio, iom pli okcidente du pliaj pli malgrandaj lagoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]