Floruit

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Floruit estas la tria singulara persono de la -as tempo (indikativo) de la latina verbo “floreo” (flōreō = flori). Ĝia signifo estas “floris”. Plenesilabe, aŭ mallonge fl., la esprimo estas uzata en eldonarto por indiki tempan alproksimigon kun referenco al la biografiaj kronologioj de la personoj koncernataj.

Uzo[redakti | redakti fonton]

“Floruit” estas uzata en la indikado de datoj aŭ epokoj en biografioj pri kiuj oni posedas tro malmulte da kronologiaj informoj, kiel en la kazo kiam oni ne konas la naskiĝodaton aŭ mortodaton, aŭ ambaŭ, sed estas konata la periodo en kiu la koncernato aktivis.

La termino, plejofte en la formo «fl.», povas esti uzata en esprimoj kiel “la scienculo Filono el Bizancio (fl. 3-a jarcento a. K.) estis disĉiplo de Ktesibios» kun aŭ sen la mallongigo. Sen mallongigo ĝi povas esti uzata kiel substantivo en esprimoj kiel “... li havis sian floruit en la jaro -530».

Ĝi povas esti uzata rilate al kiu ajn fenomeno aŭ evento, historia aŭ natura aŭ moda. [1].

Uzo ĉe diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La esprimo estas, kvankam ĉiam malpli, uzata en la itala, en la angla, franca kaj aliaj eŭropaj lingvoj.

Por indiki la alproksimigon (floradon) al la historia dato oni uzas fontojn kiel:

  • citaĵoj pri la persono en verkoj de la epoko;
  • dokumentita samtempeco de personoj konataj;
  • dato certa de iu lia verko.

Ĝi estis origine uzata epoke de antikva Grekio por konigi la momenton de la atingo de la heroeco aŭ de la akiro de aktiveco (politika, literatura, filozofia), kutime lokigita ĉirkaŭ la kvardeka jaraĝo. Ne estis malkutime referenci, anstataŭe al la preciza jaro, al iu Olimpia ludo.

Tio por la viroj, por la virinoj eble la “floruit”, per samsencaj grekaj vortoj, apogiĝis sur aĝo de la geedziĝo, do de la puberaĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Dizionario illustrato della civiltà etrusca] zorge de Mauro Cristofani, Giunti Editore, 1985, ISBN 8809217284)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Floruit". Oxford English Dictionary, 1989
  • Adeleye, Gabriel, Kofi Acquah-Dadzie, Thomas J. Sienkewicz, James T. McDonough (1999), World Dictionary of Foreign Expressions: a Resource for Readers and Writers. Bolchazy-Carducci Publishers. p. 147. ISBN 0865164231
  • Johnson, W. McAllister (1990). Art History: Its Use and Abuse. University of Toronto Press. p. 307, ISBN 0865164231. Retrieved 2010-06-01.