Flosado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flosado en Kostariko – Pacuare
Flosado en Ladaĥo, Barato

Flosado estas malfacila distra subĉiela sporta agado uzante plenbloveblan floson por navigi riveron aŭ aliajn korpojn de akvo. Tiu estas kutime farata sur rapidaj akvoj aŭ kun malsamaj gradoj da malglata akvo, por ravi kaj ekscitigi la flosopasaĝerojn. La evoluo de tiu agado kiel libertempa sporto fariĝis populara ekde la mezo de la 1970-aj jaroj. Ĝi estas konsiderita ekstrema sporto, kiam ĝi povas esti danĝera.

Sistemo[redakti | redakti fonton]

La moderna floso estas ŝvelboato, konsistante el tre daŭrema, plurtavolaj gumizitaj aŭ vinilŝtofaj kun pluraj sendependaj aerkameroj. La longo varias inter 3.5 m kaj 6 m, la larĝo inter 1.8 m kaj 2.5 m. La escepto al tiu grandecoregulo estas kutime la pakfloso aŭ persona flosilo, kiu estas dizajnita kiel portebla por ununura persono kiu flosigas kaj povas esti tiom malgranda kiom 1.5 m longa kaj peza tiom malgranda kiom 1.8 kg.

Ŝvelboatoj venas en kelkaj diversaj formoj. En Eŭropo, la plej ofta estas la simetria floso stirita per padelo ĉe la posta parto. Aliaj tipoj estas la nesimetria, rudro-kontrolita floso kaj la simetria floso kun centra stirilo (remiloj). Ŝvelboatoj estas kutime propulsitaj per ordinaraj padeloj kaj tipe estas aranĝataj por 4 al 12 personoj. En Rusio, ŝvelboatoj ofte estas manfaritaj kaj estas ofte katamaranecaj kun du plenbloveblaj tuboj alkroĉitaj al kadro. Paroj de padelistoj navigas sur tiuj raftoj. Katamaranecaj raftoj fariĝis popularaj ankaŭ en la okcidenta Usono, sed estas tipe remitaj anstataŭe de padelitaj.

Gradoj de rapidaj akvoj[redakti | redakti fonton]

Teknikoj[redakti | redakti fonton]

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Mediaj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]