Fluganta Spagetmonstro
La Fluganta Spagetmonstro aŭ ankaŭ Spaflumo estas la Dio de la religio nomata "flugantspagetmonstrismo" aŭ "pastafarismo" (Flying Spaghetti Monsterism aŭ Pastafarianism angle). Bobby Henderson komencis la flugantspagetmonstrismon interrete kiel religian satiron, ĉar regiona estraro de edukado en Kansaso (usona ŝtato) decidis, ke dum la leciono pri biologio, la teorion de evoluado oni instruu nur kune kun tiu de "inteligenta dezajno". Pro tio Henderson sendis oficialan leteron al la Kansasa Komitato de Edukado. En la letero li skribis, ke ankaŭ la Fluganta Spagetmonstro devos esti instruata en la lernejo. Li ankaŭ "pruvis" en la letero, ke la Fluganta Spagetmonstro estas almenaŭ tiel bona teorio pri la komenco de la universo kiel tiu de inteligenta dezajno.
Esence, la "pruvoj" de Henderson paralelas kaj tiel celas moki la argumentojn de la proparolantoj de inteligenta dezajno kaj kreitismo.
Historio de la religio
En junio de 2005, Bobby Henderson sendis publikan leteron al la Komitato de Edukado de Kansaso, responde al la decido de tiu komitato aldoni edukadan tempon pri inteligenta dezajno egalan al la daŭro de la teorio de la evoluado de natura elektado dum biologiaj kursoj. Li petis ke tiuj teorioj pri la Fluganta Spagetmonstro ricevu saman daŭron de lerneja tempo kiel aliaj. Iom da tempo poste, li ricevis dankemajn respondojn [1] de tri membroj de la komitato, kaj ankaŭ de kvara mesaĝon de antaŭgardo (« Moko pri Dio estas grava ofendo »).
La venontajn monatojn, la vizita nombro en la ttt-ejo de Henderson konstante plimultiĝis. La populareco de la retpaĝaro multe pli altiĝis aŭguste, kiam la historio de la Fluganta Spagetmonstro estis menciita en diversaj blogoj kaj retpaĝaroj pri aktualaĵoj kiel Fark.com. Kutimaj amaskomunikiloj sekvis. Tiu ismo ankaŭ ricevis subtenon de kelkaj universitatuloj, interalie la antropologo pri religioj Susan Johnston, kiu precizigis la ecojn de la monstro, samtempe malino kaj ino, « kun alaĵoj nudelecaj kaj du buletoj da viando kiuj reprezentas klare la mamojn de la granda patrina diino. »
Henderson notas en sia retpaĝo ke la prezidento de Usono, George W. Bush kaj la senatano Bill Frist publike subtenis la instruadon de la teorioj ne-evoluadajn [2] kaj konkludas ke do ili subtenas la instruadon de la religio de la Fluganta Spagetmonstro.
Kredoj de la religio
- La universon kreis la Fluganta Spageta Monstro.
- Ĉiujn "pruvojn" por evoluado Li metis per Sia nudela membro.
- La sankta kostumo por Liaj adeptoj estas tiu de la pirato.
- Tutmonda varmiĝo, tertremoj, kaj uraganoj kaj aliaj naturaj katastrofoj estas rekta rezulto de la malkreskado de la nombro de piratoj en la mondo post la 19-a jarcento.
- Bobby Henderson estas la "profeto" de la sola vera religio.
- La sankta libro de la religio estas La Evangelio de la Fluganta Spagetmonstro (angle, "The Gospel of the Flying Spaghetti Monster").
Praktikoj de la religio
- Preĝoj finiĝu per la vorto ramen' anstataŭ amen.
- Flugantspagetmonstrismanoj portu la kostumojn de piratoj.
- Ne timiĝu pro la nombro: 0 9 F 9 1 1 0 2 9 D 7 4 E 3 5 B D 8 4 1 5 6 C 5 6 3 5 6 8 8 C 0.
La Sola Vera Monstro
Informoj el la artikolo Flying Spaghetti Monster (anglalingve) en Uncyclopedia ("Senciklopedio").
La Fluganta Spagetmonstro aspektas kiel spageto kun du viandaj buloj. Bildoj, kiuj montras la kreadon de la universo, montras plejparte la Monstron mem kaj monton kun arboj kaj nano. (Tiujn ŝajne kreis Lo).
Avantaĝoj de aliĝo
Laŭ flugantspagetmonstrismanoj la avantaĝoj de aliĝo al la religio estas:
- La flugantspagetmonstrismano havas malfortajn moralajn normojn.
- Religia ferio okazas ĉiuvendrede.
- Oni povas ĝui vulkanojn de biero kaj fabrikojn de nudiĝantaj dancistoj en la ĉielo postmorte.
Vidu ankaŭ
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Anglalingve
- Oficiala retpaĝo
- SPAM: The Spaghetti & Pulsar Activating Meatballs
- Bush: "Intelligent design" should be taught
- Frist Backs 'Intelligent Design' Teaching
- McCain Backs 'Intelligent Design', 5th down
- Teach Science, Not "Intelligent Design"
La Fluganta Spageta Monstro en la novaĵoj
- anglaj artikoloj
- New Scientist, "The Flying Spaghetti Monster," 6-an de aŭgusto, 2005
- Hartford Courant, rakonto, 12-an de aŭgusto, 2005
- The Guardian, "Intelligent Design and Pastafarianism," 20-an de aŭgusto, 2005
- Baltimore Sun, "Parody deity flies in face of Intelligent Design," 21-an de aŭgusto, 2005
- Chicago Sun-Times, "Church's spaghetti dinners must be yummy" 21-an de aŭgusto, 2005
- Lawrence (Kansas) Journal-World, "Evolution debate creates monster," 24-an de aŭgusto, 2005
- Wichita Eagle, "Evolution Debate Spawns a Saucy Monster," 28-an de aŭgusto, 2005
- Washington Post, "Verbatim: Noodle This, Kansas," 27-an de aŭgusto, 2005 (reprodukto de originala letero; ensaluton necesan)
- New York Times, "But Is There Intelligent Spaghetti Out There?" 29-an de aŭgusto, 2005
- Austin American Statesman, "Another theory of creation for Kansas" 3-an de septembro, 2005 (ensaluto necesas)
- Daily Telegraph, "In the Beginning, there was the Flying Spaghetti Monster" 11-an de septembro, 2005
- Gelf Magazine, "An interview with the Prophet Bobby Henderson, the voice of Flying Spaghetti Monsterism." 18-an de septembro, 2005
- germanaj artikoloj
- Der Spiegel, "Mein Gott, ein Nudelmonster!" 23-an de aŭgusto, 2005