Fluganta subtaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
foto el 1952, Usono

Fluganta subtaso estas tipo de neidentigita fluganta objekto (Nifo) kun korpoformo simila al disko, subtaso, ĝenerale priskribita kiel arĝent- aŭ metalkolora kaj kun moviĝantaj lumoj aŭ aliaj lumefikoj.

La unua notado de fluganta subtaso okazis fare de Kenneth Arnold, la 24-an de junio 1947. Kvankam oni vidis similajn Nifojn jam ekde la mezepoko, la sciigoj pri flugantaj subtasoj disvastiĝis kun komenciĝo de la malvarma milito. Ĝi estis/estas fidela temo en la klaĉgazetoj kaj ofte aperis en sciencfikciaj filmoj en la 1950-60aj jaroj kaj kelkfoje eĉ pli poste (ekz. Marsa atako en la 2000-aj jaroj).

Spite al fotilaj poŝtelefonoj kaj diĝitaj fotiloj, oni ne povis pruvi ekziston de fluganta subtaso kiel kosmoŝipon de eksterteruloj. Multaj fotaĵoj pruviĝis falsaj.

vidu ankaŭ