Flugfolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flugfolio estas tiu unu- aŭ dupaĝa presita papero, hodiaŭ fotokopiita, kiu estas ofte desegnita per ilustraĵo kaj diskonigas iun sciindaĵon, sciigon. Ĝi servis dum la militoj ofte informi la malamikojn aŭ en paco por informi pri iu reklamita varo aŭ pri politika ideo.

Ĝi aperis pruvebla unuafoje en 1488, iom post apero de la libropresado. Ili servis komence la komercadon, sed ili mem ne estis senpagaj, oni povis ilin nur aĉeti. Oni kalkulas ties prezon je 1-4-hora laboro de simpla metiisto.

En la postaj jarcentoj aperis tri temobranĉoj: sensacioj kaj mirakloj; religiaj eldiroj; politikaj kaj militistaraj informoj.

La flugkajeroj (pamfletoj) havis plurajn paĝojn, nebinditajn. Oni vidas hodiaŭ ilin antaŭuloj de la moderna gazeto, kvankam ili ne aperis periode.