Flughaveno Groningen-Eelde
| Flughaveno Groningen-Eelde | |||
|---|---|---|---|
| IATA-kodo: GRQ - ICAO-kodo: EHGG | |||
| Resuma informo | |||
| Lando | Nederlando | ||
| Regiono | Norda Nederlando | ||
| Tipo | Civila flughaveno | ||
| Mastrumanto | Groningen Airport Eelde NV | ||
| Apuda urbo | Groningen (10 km) | ||
| Alteco | 5 m | ||
| Koordinatoj | 53°07′30″N 06°35′00″O / 53.125°N, 6.583333°OKoordinatoj: 53°07′30″N 06°35′00″O / 53.125°N, 6.583333°O | ||
| Kurej-longo | 1800 m – 1500 m | ||
| Retejo | www.schiphol.nl | ||
Flughaveno Groningen-Eelde, ankaŭ konata kiel flughaveno Eelde, estas flughaveno por la civila aviado kiu situas apud Eelde (provinco Drenthe), iom sude de la urbo Groningen. Ĝi estas la plej granda flughaveno de norda Nederlando.
Enhavo |
[redakti] Historio
La flughaveno estis oficiale inaŭgurita je la 23-a de majo 1931 fare de urbestro Jan Gerard Legro. La konstruo de ĝi estis iniciato de aviadisto kaj eks-skabeno Hayo Hindriks el Eelde. Dum la malferma parolado Legro aŭguris ke ĝi fariĝos 'flughaveno por la tuta norda Nederlando'. La malfermo estis plibriligita per aviada spektaklo kiun spektis ĉ. 40.000 homoj.
Je la 15-a de aŭgusto 1931 oni malfermis fluglinion inter Eelde kaj Schiphol, sed montriĝis ke tiu ne estis vivipova. En 1933 oni ŝanĝis la nomon en 'NV Luchthaven Eelde' (AK Flughaveno Eelde), kun kiel akciuloj la provincoj Groningen kaj Drenthe, la komunumoj Groningen, Eelde kaj Assen kaj la Komercaj Ĉambroj de Groningen, Drenthe kaj la Torfeja vilaĝaro.
[redakti] Kurejoj
- 05-23 Longo: 1800 metroj. Larĝo: 45 metroj. Pavimo: asfalto
- 01-19 Longo: 1500 metroj. Larĝo: 45 metroj. Pavimo: asfalto
[redakti] Destinoj
Fluglinioj al Londono, Aberdeen kaj Schiphol
- Aberdeen - BMI Regional taga kunligo per Embraer Regiona Jeto RJ145.
- Londono kaj Schiphol VLM Airlines taga kunligo per Fokker 50
Sundestinoj
- Ekde Flughaveno Eelde foriras flugadoj al Turkio, Grekio, Portugalio, Kanariaj Insuloj per Boeing 737-800 aŭ Boeing 737-700. La flugadoj estas plenumataj de Transavia, Sky Airlines kaj Corendon Airlines.
[redakti] Statistiko
En la jaro 2007 la flughaveno bonvenigis 172 400 pasaĝerojn (ruĝa stango), kaj estis 59 428 flugmovoj (blua stango).

