Flughaveno Oakland

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Internacia Flughaveno Oakland
IATA-kodo: OAK - ICAO-kodo: KOAK
Resuma informo
Lando Usono
Regiono Kalifornio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Port of Oakland
Apuda urbo Oakland (Kalifornio) (15 km)
Alteco 3 m
Koordinatoj 37°43′17″N 122°13′15″U  /  37.72139°N, 122.22083°U / 37.72139; -122.22083 (Flughaveno Oakland)Koordinatoj: 37°43′17″N 122°13′15″U  /  37.72139°N, 122.22083°U / 37.72139; -122.22083 (Flughaveno Oakland)
Kurej-angulo 11/29; 9R/27L 9L/27R 15/33
Kurej-longo 3.050; 1.893; 1.662; 1.028 m
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Internacia Flughaveno Oakland (angle Oakland International Airport) situas sude de Oakland oriente en la Golfo de San-Francisko.

Ĝi estas unu el tri internaciaj flughavenoj en la golfa areo kaj ofertas flugojn al multaj celoj en Usono, Meksiko kaj El Salvador. Precipe pro la forta uzo fare de flugkompanio Southwest Airlines ĝi estas ŝatata konkurenco al la Internacia Flughaveno San-Francisko. Ĝin preferas malmultekostaj flugkompanioj. En 2006 14,4 milionoj da pasaĝeroj uzis la flughavenon, en 2007 eĉ iom pli[1].

Ĝis 2009 devos kompletiĝi vastiga programo, kiu kostas 1,4 miliardojn da dolaroj. Jam ĝi aldonis kvin pordojn al la dua pasaĝerejo; fine ĝi renovigos la unuan kaj aldonos al ĝi sep novajn pordojn.

Kvankam fervojo BART havas "flughavenan" stacion (Coliseum/Oakland Airport), ĝi estas iom for de la flughaveno; necesas uzi buson por atingi ĝin.

[redakti] Reta ligilo

Ekstera ligilo  Flughavena retejo

[redakti] Referencoj

  1. jarfina flughavena statistiko
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj