Flughaveno Samjiyŏn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flughaveno Samjiyŏn estas militista flughaveno proksime de Samjiyŏn, Rjanggang, Nord-Koreio.

La flughaveno situas proksime al Pektusan. Vojaĝaj grupoj flugas al la flughaveno por viziti al Pektusan kaj aliaj vidindaj lokoj. Oficiala rakonto diras ke Pektusan estas naskiĝloko de Kim Jong-il.

Ĝi havas unu aviokurejon, kiu estas markata 7/25 kaj mezuras 3277 x 60 metrojn. La solaj flugoj al tiu flughaveno estas de Pjongjango per Air Koryo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]