Flugilfrapa cistikolo
Flugilfrapa cistikolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flugilfrapa cistikolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cisticola ayresii (Hartlaub, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flugilfrapa cistikolo (Cisticola ayresii) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.
Ĝi estas grizbruneca specio kun nigrablanka strieco en krono, bruna nuko kaj en dorso tre markata strieco de grandaj nigraj plumoj kun helaj bordoj. La vosto en estas tiom lomga kiom ĉe aliaj samgenranoj. La subaj partoj estas blankecaj en gorĝo kaj centra brusto, kun helbruneca nuanco en flankoj kaj pli bruna subpugo. La iriso estas bruna.
Ĝi troviĝas en Angolo, Burundo, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Gabono, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj kaj de alta altitudo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Cisticola ayresii Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|