Flugkompania voksignalo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
usona aviadilo kun sia voksignalo (N978CP) pentrita ĉe la benzinujo

Voksignalo (angle call sign, france indicatif) laŭ la reguloj de la Internacia Telekomunika Unio (ITU) servas kiel identigilo de radi-komunika mesaĝejo - ekzemple flughavena centralo, aviadilo aŭ oceana ŝipo. Voksinalo konsistas el specifa kombino de literoj kaj numeroj; en la internacia radia komunikado la literoj de voksignalo devas esti nomataj laŭ internacia literuma alfabeto.

La specifa kombino de literoj kaj ciferoj, kiu konsistigas voksignalon, kreiĝas laŭ difinitaj skemoj. La unuaj karaktroj estas prefikso indikanta la naciecon de la radi-komunika mesaĝejo. Tiuj prefiksoj estas difinataj de la ITU kaj atribuataj en blokoj al la unuopaj ŝtatoj. Kutime la prefikso estas du karaktroj el kiuj almenaŭ unu estas litero. Iuj aparte grandaj ŝtatoj rajtas uzi prefiksojn el nur unu karaktro kaj nur en tre esceptaj kazoj uziĝas tri karaktroj.

Por pli bona diferencigo la diversaj grupoj de radi-komunikaj mesaĝejoj ricevas voksignalojn laŭ malsamaj skemoj:

skemoj de voksignaloj por diversaj grupoj de radi-komunikaj mesaĝejoj (elekto)
grupo strukturo de voksignalo
nemoveblaj mesaĝejoj (ekz. en flughavenoj, havenoj, policejoj, fajrobrigadejoj...) NNA, NNA9, NNA99, NNA999
moveblaj maraj (ŝipaj) mesaĝejoj NNAA, NNAA9, NNAA99, NA999, NNA9999
moveblaj aeraj (aviadilaj, helikopteraj) mesaĝejoj NNAAA, NAAAA, N9999 (estas ankoraŭ pliaj ebloj)
moveblaj teraj mesaĝejoj (ekz. veturiloj policaj, fajrobrigadaj, medicinaj...) NA9999, NNA9999, NNAA9999
neprofesiaj mesaĝejoj NN9A, NN9NA, NN9NNA, NN9NNNA, A9A, A9NA, A9NNA, A9NNNA
(N = litero aŭ cifero, A = litero, 9 = cifero). El la unuaj du karaktroj almenaŭ unu estas litero; kutime la ciferoj 0 kaj 1 ne rajtas sekvi post litero (ĉar skribe eblus konfuzi ilin kun la literoj O respektive I).

La voksignaloj estas distribuataj de la koncernaj naciaj ŝtataj administrejoj, konsiderante la internaciajn regulojn kaj la internacie difinitajn naciajn prefiksojn. Por laŭeble eviti miskomprenojn, oni ne atribuas ĉiujn eblajn kombinojn de karaktroj.

[redakti] Retaj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj