Flugstacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Flugstacio (aŭ terminalo) estas konstruaĵo en flughaveno, en kiu la pasaĝeroj transiras inter surteraj transportiloj kaj la aviadiloj. En la flugstacio, pasaĝeroj povas aĉeti biletojn, fordoni kaj rericevi siajn pakaĵojn, transiri la sekurecajn kontrolojn kaj atendi en atendejoj. Multaj flughavenoj havas diversajn flugstaciojn, do oni devas atenti ĉar foje temas pri apartaj konstruaĵoj ofte eĉ ne atingeblaj piede unu de alia, ekzemple ĉe la flugstacio T4 en la flughaveno Barajas de Madrido, Hispanio.