Flóra Örley

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ÖRLEY Flóra [pr. oerlei] estis hungara operetprimadono naskiĝinta en Nagyvárad en 1861 kaj mortinta en ? la ?.

Ŝia kariero[redakti | redakti fonton]

Flóra Örley finis atorakademion 1880, sed jam en 1878–79 ŝi debutis en la Nacia Teatro de Budapeŝto. Ŝi ludis ekde 1881 ĝis 1887 en Debrecen, poste en Szeged (1887–89), Kolozsvár (1889–92), Miskolc (1893–95), dum la vintro de 1892 denove en Debrecen. Inter 1898 kaj 1905 ŝi estis mebrino de la trupo de Károly Somogyi. Ekde 1905 ĝis sia pensiuliĝo (1912) ŝi dungiĝis al la teatroj Magyar kaj Király. Ekde 1922 ŝi instruis en la fako pri opereto en la aktorakademio.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Boccaccio (Suppé);
  • Zsófi (Csepreghy F.: A piros bugyelláris);
  • Az özvegy (Verő S.: Leánynéző)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon