Foça

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foça
distrikto de Turkio • urbo
Foça (Turkio)
Foça (Turkio)
DMS

Map

Mapo
Regiono Egea regiono
Provinco Provinco İzmir
Geografia situo 38° 40′ N, 26° 46′ O (mapo)38.66666666666726.766666666667Koordinatoj: 38° 40′ N, 26° 46′ O (mapo)
Areo 205 km2
Loĝantaro 28 591 (en 2016)
Poŝtkodo 35680
Telefona kodo 0232
Aŭtokodo 35
Retpaĝaro www.foca.bel.tr
vdr

Foça estas urbo de Turkio, borde de la Mediteranea Maro. Ĝi apartenas al la provinco İzmir kaj al la Egea regiono. En 2016 ĝi havis 28 591 loĝantojn.

panorama bildo de la haveno

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikve ĝi estis helena urbo, Φώκαια (Fōkaja), latine Phocaea, esperante Fokajo, fondita en la 8-a jarcento a.K. de eŭbeanoj. La urbo prosperis kaj fondis siajn koloniojn en la okcidenta Mediteraneo, inter kiuj Marsejlon kaj Nicon.

En 546 a.K. ĝi estis konkerita de la persanoj; multaj el la loĝantoj fuĝis kaj, post pluraj okazaĵoj, fondis Elajon en la suda itala duoninsulo, sed kelkaj restis kaj Fokajo reakiris sendependecon kiam la Persanoj malvenkis kontraŭ Ateno (480 a.K.). La Persanoj konkeris denove la urbon en 412 a.K. kaj regis ĝin ĝis la alveno de Aleksandro la Granda.

La posta historio de la urbo estas la sama kiel tiu de okcidenta Anatolio (imperio de Aleksandro kaj posteuloj, romia konkero, bizanca imperio) ĝis 1264, kiam la urbo estis donita al la Mara Respubliko de Ĝenovo kiel danko pro ĝia helpo al la Bizanca Imperio. Sub la nomo de Foggia (foĝa) la urbo restis sub Ĝenovo ĝis 1455, kiam la Otomanoj kaptis ĝin.