Foiro Puyallup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto desupre, montrante la konstantajn konstruaĵojn de la foira tereno
Infano klopodas rajdi ŝafon ĉe Foiro Puyallup

La Puyallup Fair (Foiro Puyallup) estas la plej granda publika aranĝo en Vaŝingtonio, ĉiujare vizitata de proksimume miliono da homoj, kaj estas unu el la dek plej grandaj jarfoiroj en Usono. Ĝi estas 17-taga publika foiro, dum septembro, en la urbo Puyallup (Vaŝingtonio) Usono. La Foiro Puyallup ĝis 2006 nomiĝis la Foiro de Okcidenta Vaŝingtonio ("Western Washington Fair"). (La sama organizaĵo, Western Washington Fair Association, okazigas tie ankaŭ 4-tagan printempan foiron.) La tereno de la foiro, nun nomata "Puyallup Fair and Events Center", ampleksas 0,65 km2 kaj havas konstantan 55-homan laboristaron, kaj en septembro oni dungas ĝis 7 500 aliajn homojn por la foiro mem.

En 1942 oni renomis la foirejon "Camp Harmony" (Kampadejo Harmonio), kaj ĝi rolis kiel provizora restadejo por japanoj kaj japandevenaj usonanoj survoje al koncentrejoj en Idaho.