Foiro de Aprilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipaj elementoj
Tipevestitaj virinoj sur tipa veturilo
Ĉareto tra la Foiro.

La Foiro de Aprilo de Sevilo (hispane Feria de abril de Sevilla) estas festo, kiun oni celebras en ĉi tiu hispana (andaluza) urbo dum la monato Aprilo.

Ĉi tiu festo komenciĝis antaŭ multaj jaroj kiel okazaĵo por vendi kaj aĉeti ĉevalojn, estis do strata kaj publika vendejo por komerci kun ĉevaloj, sed iom post iom ĝi kreskis kaj ege ŝanĝiĝis ĝis grava festo por amike ĝui forgesante dum kelkaj tagoj la problemojn.

Nun la Foiro de Aprilo daŭras unu semajnon, en kiu oni kantas popolajn tipajn kantojn kiuj nomiĝas Sevillanas kaj oni dancas ilin pare (viro kaj virino).

La foiro okazas en speciala loko, kiu ĉiujare estas pretigata nur por tiu evento. Oni ornamas la stratojn ege lumigitajn kaj multkolorajn per pendantaj lampetoj (farolillos).

Laŭlonge de la stratoj oni starigas tipajn budetojn (casetas), kie oni povas manĝi, trinki, danci kaj kanti, kaj ankaŭ iomete ripozi. Ĉiu budeto estas propraĵo de iu familio aŭ de aro da amikoj, kiuj kuniĝas por subteni ĝin labore kaj mone, sed estas kutimo inviti eniri malavare ĉiujn vizitantojn.

La foiro konsistas el du partoj tre malsimilaj:

  1. Ĉevalpromenado, dum la mateno. Promeno en kiu multaj rajdas siajn bele ornamitajn ĉevalojn kaj tipajn ĉarojn en bunta manifestacio de ĝojo kaj ĉevallerteco, tipismo kaj tradicio. Tiu promenado estas rigardata de multaj homoj.
  2. Post la ĉevalpromenado komenciĝas la dua parto de la foiro, kiu daŭras ĝis altaj horoj de la nokto, kaj ofte eĉ ĝis la sekvanta tago. Nun la homoj iras en la budetojn por kuniĝi kun geamikoj kaj familianoj por kanti, danci kaj manĝi kaj ĉiam trinki la faman blankan vinon, kiu nomiĝas Vino fino.

Por la infanoj (kaj ankaŭ ofte por la malpli junaj) ekzistas la nomata strato de la infero ("strato de la infera bruo" kiu tie laŭtege sonas), kie estas multaj malsamaj feriaj allogaĵoj.


En ambaŭ partoj de la foiro, homoj (ĉefe virinoj) sin vestas tipe per vestaĵoj kiuj hispane nomiĝas traje de flamenca por la virinoj, kaj traje de corto por viroj).