Foiro de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foiro de Erfurto
fair ground
Geografia situo 50° 57′ 35″ N, 10° 59′ 25″ O (mapo)50.959710.9903Koordinatoj: 50° 57′ 35″ N, 10° 59′ 25″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Erfurto
Foiro de Erfurto (Turingio)
Foiro de Erfurto (Turingio)
DEC
Foiro de Erfurto
Foiro de Erfurto
Map
Foiro de Erfurto
Membro de Q1518647 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Panoramo de la foirejoj.

Foiro de Erfurto nomiĝas areo ueste de la urbocentro de Erfurto, proksime al la Flughaveno Erfurt-Weimar. Krome bonega estas konekso al la tramoj.

Priskribo kaj kapacitoj[redakti | redakti fonton]

La foirejo (malneta disponebla spaco: 46.670 m²) konsistas el tri haloj, la kongresejo kaj la partoj liberaeraj.

En la du haloj grandaj je po 7.000 m² oni okazigas ĉefe grandajn komercajn kunvenojn kaj ekspoziciojn. Koncertoj por maksimume 12.000 personoj kaj konferencoj por maksimume 5.200 partoprenantoj fariĝas en la Halo nr. 1 (multfunkcia halo). Ĝi estas modernege ekipita per kaj permesas je premo de butono eĉ forpreno de la podio kun 2.800 sidlokoj, por krei pli multe da spaco.

Kongresoj kaj kunvenoj kun maksimume 1.600 kongresanoj dum la tuta jaro okazas en la kongresejo (CongressCenter). Sep ĉambroj - la nombro plialtiĝi povas laŭbezone je 12 ĉambroj - disponas je modernaj ekipaĵoj por prezentado. El ili la halo "Carl Zeiss" estas la pli granda (726 personoj).

Reveno al historiaj radikoj: Erfurto kiel foir-urbo[redakti | redakti fonton]

Jam en 1331 la urbo ricevis de Ludoviko la Bavaro la privilegion de foirejo. Bedaŭrinde ĝi ĉesis dum la 16-a jc. Nur en junio 1997, ekzakte 666 jaroj post la unua aljuĝo, Erfurto denove ekfoirejis. La tri unuaj aranĝoj estis FABAU '97, Spectrum kaj Raum, Dekor & Design.

Evoluo kaj ekzemploj de aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Ekde kelkaj jaroj la nombro de vizitantoj kaj elmontrantoj kreskas. Erfurto estas - malantaŭ Lepsiko - la plej granda loko foira en la Novaj Federaciaj Landoj. En 2005 venis pli ol duona miliono da vizitantoj kaj 3.790 elmontrantoj al 167 aranĝoj.

Al la plej konataj regulaj foiroj nombriĝas:

  • Reisen & Caravan
  • Landwirtschaftsmesse Grüne Tage Thüringen
  • Messe für Freizeit in der Natur / Reiten-Jagen-Fischen
  • Inoga – Fachmesse für Branchen der Gastlichkeit

La ununura subĉiela koncerto estis la ĉiujare ĝis 2012 okazinta festivalo Mega Rock in die Ferien. Plurfoje gastis tie ĉi ankaŭ la ege ŝatata ZDF-poramuza serio Wetten, dass..?.

La 15-an de februaro 2008 okazis por la unua fojo Automobil- und Tuningmesse Erfurt, la sola poraŭtomobila ekspoziciego de Turingio.

Ĉiun duan monaton okazas nokta pulbazaro. Kun 7.000 m² ĝi estas sendube la plej granda en Turingio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]