Fokovartejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fokovartejo en Pieterburen
Foko en la baseno en Pieterburen

Fokovartejo estas institucio en kiu oni dumtempe prizorgas malsanajn, malfortiĝintajn kaj sursabliĝintajn fokojn.

Ofte oni trovas junajn ordinarajn fokojn (Phoca vitulina) aŭ grizfokojn[mankas fonto] (Halichoerus grypus) la t.n. "plorantoj". Ĉi tiuj ofte grave malfortiĝintaj bestetoj estas nutrataj en la vartejo kaj pretigataj por reiri al la maro.

La plej konata vartejo estas Zeehondencrèche Pieterburen en Pieterburen en Nederlando. Ĉar fokoj longtempe estis grave endanĝerigitaj, Lenie 't Hart ekde 1971 helpas malsanajn kaj malfortiĝintajn fokojn. En la vartejo oni, krom la prizorgado de la bestoj, donas informojn pri la medio kaj minacoj kiel fiŝretoj kaj plasto.

Retamaso trovita en la Norda Maro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]