Folia legomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
freŝa folibeto
freŝa akva spinaco (Ipomoea aquatica)
spinaco kun kremo
vaporkuirita krispa brasiko kun migdaloj

Foliaj legomoj, ankaŭ nomataj "verdaj legomoj" estas plantaj folioj manĝataj kiel legomoj, foje akompanate de delikataj petioloj kaj burĝonoj. Kvankam ili venas de larĝa vario de plantoj, la plej multaj foliaj legomoj tre similas laŭ nutraj detaloj kaj preparmanieroj por manĝado.

Konatas preskaŭ mil specioj de foliaj legomoj. La plej multaj venas de mallongvivaj herbaj plantoj kiel laktukospinaco. Lignaj plantoj kies folioj manĝeblas estas interalie specioj de baobabo, aralio, moringo kaj moruso.

Ankaŭ la folioj de multaj specioj de furaĝo estas home manĝeblaj, sed kutime manĝatas nur okaze de granda malsato. Tiuj plantoj ofte pli facile kreskas kaj disvastiĝas ol tradiciaj foliaj legomoj, sed la ekspluatado de ilia nutra valoro pli malfacilas unuavide pro granda kvanto de plantaj fibroj.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

Foliaj legomoj tipe havas malmultajn kaloriojn, malmultan grason, multe de proteino, multe da plantaj fibroj, da fero kaj kalcio, kaj tre grandajn kvantojn da plantaj ĥemiaĵoj kiel vitamino C, karotenoidoj, luteino, foliata acido kaj vitamino K.

Preparo[redakti | redakti fonton]

Plej multaj foliaj legomoj manĝeblas krude, ekzemple en sandviĉojsalatoj. Ili uzeblas por ĉirkaŭvolvi aliajn manĝeblajn enhavaĵojn kompareble al tortiljo. Same eblas ilin boligi, friti aŭ aŭ kuiri per vaporo. Foliaj legomoj farĉitaj per porkaĵo estas tipaj pladoj en la kuirarto ekzemple de suda Usono. Ankaŭ en la kuirarto de suda kaj sudorienta Azio, foliaj legomoj (precipe vaporkuiritaj) havas tre grandan rolon.

Folia aŭ folilegomo estas:

Eruko kreskanta en legombedo

Aliaj legomgupoj estas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]