Folia legomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
freŝa folibeto
freŝa akva spinaco (Ipomoea aquatica)
spinaco kun kremo
vaporkuirita krispa brasiko kun migdaloj

Foliaj legomoj, ankaŭ nomataj "verdaj legomoj" estas plantaj folioj manĝataj kiel legomoj, foje akompanataj de delikataj petioloj kaj burĝonoj. Kvankam ili venas de larĝa vario de plantoj, la plej multaj foliaj legomoj tre similas laŭ nutraj detaloj kaj preparmanieroj por manĝado.

Konatas preskaŭ mil specioj de foliaj legomoj. La plej multaj venas de mallongvivaj herbaj plantoj kiel laktukospinaco. Lignaj plantoj kies folioj manĝeblas estas inter alie specioj de baobabo, aralio, moringo kaj moruso.

La folioj de multaj specioj de furaĝo ankaŭ estas home manĝeblaj, sed kutime nur manĝatas en kondiĉoj de granda malsato. Tiuj plantoj ofte pli facile kreskas kaj disvastiĝas ol tradiciaj foliaj legomoj, sed la uzado de ilia nutra valoro pli malfacilas unuavide pro granda kvanto de plantaj fibroj.

Nutra valoro

Foliaj legomoj tipe havas malmultajn kaloriojn, malmultan grason, multe de proteino po kalorio, multe da plantaj fibroj, da fero kaj kalcio, kaj tre grandajn kvantojn da plantaj ĥemiaĵoj kiel vitamino C, karotenoidoj, luteino, foliata acido kaj vitamino K.

Preparo

Plej multaj foliaj legomoj manĝeblas krude, ekzemple en sandviĉojsalatoj. Ili uzeblas por ĉirkaŭruli aliajn manĝeblajn enhavaĵojn kompareble al tortiljo. Same eblas ilin boli, friti aŭ aŭ kuiri per vaporo. Foliaj legomoj farĉitaj per porkaĵo estas tipaj pladoj en la kuirarto ekzemple de suda Usono. Ankaŭ en la kuirarto de suda kaj sudorienta Azio, foliaj legomoj (aparte vaporkuiritaj) havas tre grandan rolon.

Folia aŭ folilegomo estas:

A row of Eruko kreskanta en legombedo


Aliaj legomgupoj estas

Eksteraj ligiloj