Fondaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FondaĵoFonduso [1] estas filantropia neprofita organizo, fondita de individuoj aŭ instancoj por disdoni monon por bonaj kialoj. Principe, la fondinto aŭ fondintoj donis kapitalon, de kies interezoj oni pagas projektojn laŭ la celo de la fondaĵo. Sed la reguloj povas esti tre malsamaj, ekzistas ankaŭ fondaĵoj sen kapitalo (ekzemple en Usono).

Fondaĵo havas estraron kaj statuton, sed ne nepre iujn kontrolorganojn (ĝi povas havi). Tial depende de la leĝoj de la ŝtato, kie la koncerna fondaĵo havas la sidlokon, ĝenerale kontrolas ŝtata aŭ urba instanco.

Listo de esperantaj fondaĵoj/fondusoj

Listo de aliaj fondaĵoj

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro, 2002, p. 352
  2. Johan Derks . “Esperanto biblioteko estu ankaŭ en Afriko”, La Ondo de Esperantojaro=2011 (201 (2011-07)), p. 13. 

Vidu ankaŭ