Fondaĵo Ivo Lapenna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondaĵo Ivo Lapenna
Esperanto-fondaĵo
Komenco 1984 vd
Fondinto(j) Paul NeergaardPeter Zacho vd
Jura formo fondaĵo
vdr

La Fondaĵo Ivo Lapenna celas subvenciadi el la interezoj de la kapitalo publikaĵojn konformajn al Humaneca Internaciismo kaj Aktiva Neŭtraleco, du konceptoj de Ivo Lapenna.

Stipendioj[redakti | redakti fonton]

La stipendio konsistas el subvenciado al disertacioj je universitata nivelo (doktoriĝoj, magistriĝoj, licencioj), kiuj temas pri esperantologio kaj/aŭ pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj estas ellaboritaj en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna.

Disertacioj subvenciitaj[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun Stipendio Ivo Lapenna estis aljuĝita al jenaj faklaboraĵoj:

  • 1992
    • Sprachwandel bei einer Plansprache am Beispiel des Esperanto (Lingvoshanghigho ĉe planlingvo je ekzemplo de Esperanto), disertacio akceptita de la Universitato de Konstanz (Germanio); aŭtoro: D-ro Benoît Philippe
    • Le lingue nelle Comunita Europea con particolare riguardo all' inglese (La lingvoj en Eŭropa Komunaĵo, kun aparta atento pri la angla), disertacio akceptita de la Universitato de Torino (Italio); aŭtoro: D-rino Marina Mazzero
    • Interlinguistik und Esperanto im Zarenreich und in der Sowjet-union (Interlingvistiko kaj Esperanto en cara regno kaj en Sovet-Unio), licencia verkaĵo akceptita de la Universitato de Zuriko de Zuriko (Svislando); aŭtoro: S-ro Andy E. Künzli
  • 1993
    • Lingue naturali e lingue artificali: La sintassi dell' inglese e dell' Esperanto (Naturaj kaj artefaritaj lingvoj: Sintakso de la angla lingvo kaj de Esperanto), disertacio akceptita de la Universitato de Pavia (Italio); aŭtoro: D-rino Paola Pruzzi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]