Fondaĵo Joan Miró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondaĵo Joan Miró
Fundació Joan Miró
Fundació Joan Miró
Fondaĵo Joan Miró
Fondaĵo Joan Miró
arta muzeo • arts foundation • diskeldonejo
Lando  Hispanio
Regiono Katalunio
Situo Barcelono
Urbo Barcelono
Adreso Parc de Montjuïc 08038 Barcelona
Estiĝo 10-a de junio 1975
Malfermo 10-a de junio 1975
Koordinatoj 41° 22′ 6″ N, 2° 9′ 34″ O (mapo)41.368332.15944Koordinatoj: 41° 22′ 6″ N, 2° 9′ 34″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Barcelono

Fondaĵo Joan Miró (Barcelono)
Fondaĵo Joan Miró (Barcelono)
DEC
Map
Fondaĵo Joan Miró
Fundació Joan Miró
Kolektoj Joan Miró
Surfaco 24 000 m²
Jaraj vizitantoj: 425 067 (2016)
Retpaĝo fundaciomiro-bcn.org
vdr

La Fondaĵo Joan Miró, ankaŭ nomita "Centre d'Estudis d'Art Contemporani" (Centro de Studado de Nuntempa Arto) de Barcelono, estas privata institucio kies ĉefa aktiveco estas konservado kaj ekspozicio de verkoj de Joan Miró. Tiu projekto estis antaŭe longe studita de la artisto kaj liaj proksimuloj, interalie Joan Prats, kiu mortis en 1970, kaj kies unua ĉambro de ekspozicio havas lian nomon. Tiu institucio ankaŭ disvolvas siajn aktivecojn sur la scenejo de nuntempa arto, tiom en plastikaj artoj kiom en muziko kaj vivantaj artoj. Ĝi estis konstruita en 1975 sub la direktado de Josep Lluís Sert, amiko de Joan Miró, por kiu li konstruis lian atelieron en 1956. La ejo gastiganta la fondaĵon, donita de urbo Barcelono, situas en Montjuïc.

Ĉefa aktiveco de la Fondaĵo[redakti | redakti fonton]

Unu el la ĉefaj celoj de tiu institucio estas konservado kaj disvastigado de la verkoj de sia fondinto. La plej granda parto de la kolekto de la muzeo estis senpere donacita de Joan Miró.

Al tiu kolekto estas aldonitaj verkoj de aliaj artistoj (Alexander Calder, Mark Rothko, Marcel Duchamp, Antonio Saura, Fernand Léger, André Masson, Yves Tanguy, Henri Goetz, Max Ernst, Balthus...), ankaŭ akiritaj per donacoj.

Kvankam privata, la Fondaĵo Joan Miró daŭre ricevas helpon de la urbo kaj regiono.

Aliaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

  • Portempaj ekspozicioj
  • Pli eksperimenta spaco rezervita al "juna kreado", ESPAI 13
  • La fondaĵo ankaŭ organizas artajn ekspoziciojn el sia kolekto
  • Centro de dokumentado je la dispono de la publiko

Historia monumento[redakti | redakti fonton]

Historia monumento RI-51-0011537 [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fondation Joan-Miró en la franca Vikipedio.