Fondaĵo Mondo
El Vikipedio
Fondaĵo Mondo (germane "Stiftung Mondo", subtitolo "Esperanto Bürgerstiftung", t.e. "Civitana Fondaĵo Esperanto") estas esperantista fondaĵo, kiu povas subteni preskaŭ ĉiajn agadojn, kiuj estas komunutilaj laŭ germana imposta juro.
La fondaĵon fondis Martin Schäffer en la jaro 2001. De tiam, ĝi subtenis i.a. diversajn projektojn de evolua kunlaboro pere de Esperanto.
La fondaĵo ebligas al donacantoj fondi sen grandaj burokratiaj penoj subfondaĵojn, kiuj ĝuas - same kiel la Fondaĵo Mondo mem - impostajn avantaĝojn.
Ekzemploj de tiaj subfondaĵoj estas:
- Fondaĵo Anny Hartwig ("Anny-Hartwig-Stiftung", baza kapitalo € 50.000)
- Fondaĵo Familio Fischer ("Familie-Fischer-Stiftung", nomata laŭ la familio de Rudolf Fischer; baza kapitalo € 50.000)
- Fondaĵo Unu Mondo ("Stiftung für die Eine Welt", fondita de Nan Matthias-Wang kaj Ulrich Matthias; komenca baza kapitalo € 5.000)
- Fondaĵo Elisabeth Klünder ("Elisabeth-Klünder-Stiftung"; komenca baza kapitalo € 2.500)
[redakti] Eksteraj ligiloj
Retejo de la Fondaĵo Mondo (germanlingva)