Fondaĵo ch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondaĵo ch
emblemo
fondaĵo en Svislando
Komenco 1967
Lando(j) Svislando vd
Sidejo House of the Cantons, Svislando
Ĉefestro(j) Florence Nater vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo en Svislando
vdr

La "Fondaĵo ch por konfederacia kunlaboro" (en la germana: ch Stiftung für eidgenössische Zusammenarbeit; en la franca: Fondation ch pour la Collaboration confédérale) estas privata establo de ĉiuj svisaj kantonoj. Ĝia sidejo estas en la urbo Soloturno. La fondaĵa konsilio konsistas el reprezentantoj de ĉiuj registaroj de la 26 kantonoj. La fondo okazis en la jaro 1967. Ĝia celo estas stimuli la kunlaboron inter la kantonoj kaj inter la kantonoj kaj la Svisa Konfederacio. Plie ĝi mastrumas la "domon de la kantonoj" en Berno, zorgas por la mastrumado de la Konferenco de la Kantonoj, kiu arigas po unu membron el la 26 kantonaj registaroj. Ĝi organizas por tiu Konferenco lertigajn kolokvojn.

La Fondaĵo subtenas kiel ponto la konojn de ĉiu svisa etno pri la aliaj svisaj etnoj. Ĝi kuraĝigas la kulturan buntecon de la lando. Cele al tio ĝi zorgas pri tradukado de svisaj literaturaj verkoj en la aliajn svisajn lingvojn. Ekde 1976 la Fondaĵo organizas interŝanĝojn inter svisaj gelernantoj.

Nuntempe la Fondaĵo ofertas plurajn eblojn por lernejaj, studentaj kaj profesiaj interŝanĝoj en niveloj nacia kaj internacia. Por ensvisaj lernejaj interŝanĝoj (por plenaj klasoj aŭ por individuoj) ekzistas jenaj programoj: Pestalozzi, Rousseau kaj Piaget. La partopreno en programoj de Eŭropa Unio (al kiu Svislando ne apartenas) estas ekde 2011 eblaj por svisaj personoj. Temas pri Comenius, Erasmus, Leonardo da Vinci kaj Grundtvig. Plie la Fondaĵo zorgas pri junulara volontula laboragado "Junularo en Agado".

Svisa Esperanto-Societo partoprenis dum 2 jaroj (2011-2013) ĉe la programo Grundtvig per projekto "Interkultura Edukado, defio por diverseca Eŭropo". Vidu la retejon de tiu agado.www.noos.ch/ideo

Retpaĝo de la Fondaĵo ch www.chstiftung.ch

Retpaĝo de la centra oficejo de la Fondaĵo por la interŝanĝaj programoj: www.ch-go.ch