Fondaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FondaĵoFondumo (neologismo[1] por la angla Foundation, france Fondation, germane Stiftung) estas jure registrita, filantropiane-profitcela organizaĵo, fondita de individuoj aŭ instancoj por disdoni monon por bonaj kialoj. Principe, la fondinto aŭ fondintoj donis kapitalon (en formo de fonduso), de kies interezoj oni pagas projektojn laŭ la celo de la fondumo. Sed la reguloj povas esti tre malsamaj. Ekzistas ankaŭ fondumoj sen kapitalo (ekzemple en Usono).

Fondumo estas jura persono, kiu alstrebas celon difinitan de la fondinto, kvankam ĉi tiu celo povas esti modifata laŭlonge de la tempo. Ĝi estas privatjura organizaĵo, kvankam iuj fondumoj ankaŭ plenumas publikajn taskojn kaj eĉ povas esti starigitaj de registaro por tiu celo. Kiel fondumoj rajtas trakti la akiritan kapitalon povas diferenci de lando al lando. Ĝenerale ĝia kapitalo devas esti uzata por la atingenda celo kaj tial ne rajtas esti distribuata al la fondintoj aŭ estraranoj. Grava diferenco kun asocioj estas, ke fondumo ne havas membrojn, kvankam iuj fondumoj tiel nomas siajn donacintojn aŭ volontulojn.

Fondumo havas estraron kaj statuton, sed ne nepre iujn kontrolorganojn (kvankam ĝi povas havi tiujn). Tial depende de la leĝoj de la ŝtato, kie la koncerna fondumo havas la sidejon, ĝenerale ŝtata aŭ urba instanco ĝin kontrolas. Fondumoj estas juraj personoj kaj estu registritaj pere de leĝa (ŝtata) dokumento.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Ne konfuzu Fondumo (neologisma termino)[2] kun Fonduso (ne-oficiala termino[2]) aŭ Fondaĵo.

La vorto "Fondaĵo" estas pli antikva ol "Fondumo"[2]. Tamen ĝi kreis ambiguecon. Efektive, la esprimoj (ekzemple) "Fondaĵo Giorgio Canuto" kaj "Fondumo Pro Esperanto" ne indikas jure samajn subjektojn. La unua reale estas nur financa fonduso (fr: Fond, en: Fund), dum la dua estas fondumo (fr: Fondation, en: Foundation).

Fonduso por Esperantologiaj Studoj[3] (Esperantic Studies Foundation (ESF)[4] : kvankam ĝi laŭ usona juro estas Fondumo (angle (private) Foundation), ĝi ankaŭ funkcias kiel financa fonduso[5] por stimuli kaj subteni esplorojn pri interlingvaj komunikaj fenomenoj, estas nuntempe la plej granda mecenato de edukaj projektoj rilate al interlingvismo[4] (ĉu interlingvistiko?) kaj al novaj manieroj uzi Esperanton por pli vastaj edukaj celoj. ESF ankaŭ provizis la Centron de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, bazita en Roterdamo) per mono por "starigi la Interlingvistikan Fonduson: programon de malgrandaj subvencioj por esploristoj laborantaj en la kampo de Esperanto kaj interlingvistiko"[6].

La jarlibro de UEA jam en 1956 registris la vorton "Fondumo" en la signifo de la angla "Foundation", la franca 'Fondation', la hispana 'Fundación' kaj la germana 'Stiftung', bg: Фондация, ca: Fundació (dret), cs: Nadace da:Fond, fi: Säätiö, hr: Zaklada, hu: Alapítvány, id: Yayasan, it: Fondazione (ente), ja: 財団法人, ko: 재단법인, lt: Paramos fondas, ms: Yayasan, nl: Stichting, no: Stiftelse, pl: Fundacja, pt: Fundação, ru: Фонд, sk: Nadácia, sr: Задужбина, sv: Stiftelse, tr: Vakıf (hukuk), zh: 基金会

Listo de esperantistaj fondumoj (foje erare nomataj fonduso aŭ fondaĵo)[redakti | redakti fonton]

Listo de esperantistaj 'fondaĵoj' aŭ 'fondusoj'[redakti | redakti fonton]

Listo de ne-esperantistaj fondumoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj anglalingvaj vikipediaj paĝoj kiuj komencas kun Foundation, interalie:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fondumo Pro Esperanto

Stichting Edukado.net

Familie-Fischer Stiftung (Fondumo de familio R. Fischer) Arkivigite je 2019-08-24 per la retarkivo Wayback Machine

Elisabeth Klünder Stiftung (Fondumo Elisabeth Klünder) : www.stiftung-mondo.de/

Fonds Cesar Vanbiervliet Arkivigite je 2021-10-20 per la retarkivo Wayback Machine (Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fondo

Fondaĵo

Karitata organizaĵo

Ne-registara organizo

Neprofitcela organizaĵo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Atentu : ne konfuzu Fondumo kun Fonduso/Fondaĵo kaj ne konfuzu Fondaĵo kun Fondumo. La vorto "fondaĵo" estas pli antikva ol "fondumo". Tamen ĝi kreis ambiguecon. Efektive, la esprimoj (ekzemple) "Fondaĵo Giorgio Canuto" kaj "Fondumo Pro Esperanto" ne indikas jure samajn subjektojn. La unua reale estas nur financa fonduso (fr: Fond, en: Fund) (neologisma termino pri fondaĵo), dum la dua estas fondumo (fr: Fondation, en: Foundation).
  2. 2,0 2,1 2,2 Pri fonduso/fondumo/fondaĵo, Akademio de Esperanto
  3. Katalin Kováts, Intervjuo kun Mark Fettes pri la funkciado kaj politiko de ESF, ILEI,
  4. 4,0 4,1 Noto : Esperantic Studies Foundation => La vorto "Esperantic" estis neologismo, kreita analoge al la nomoj de lingvo-familioj kiel "Turkic" (tjurka), "Semitic" (ŝemida), ktp. "Esperantic studies" do ne signifu "studoj pri Esperanto" sed "esploroj pri tiaj lingvaj fenomenoj, de kiuj Esperanto prezentas konkretan kazon". Montriĝis malfacile difini tiun esplorkampon pli precize. Antaŭ kelkaj jaroj Jonathan Pool kaj Mark Fettes ellaboris la koncepton "interlingvismo" subtene al lingva egaleco kaj komunika efikeco. Pli legeblas pri Interlingvismo en la artikolo de José Antonio Vergara : "Interlingvismo kaj scienca kulturo", paĝoj 187-192, En: "La arto labori kune".
  5. Noto: Fonduso estas kapitalo destinata por aparta, difinita celo.
  6. Mallonga historio de ESF, Esperantic Studies Foundation
  7. Fajszi Amika Rondo estas nun fondumo, HeKo 533 3-B, la 29-a de majo 2013.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.