Fondaĵo S. Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fondaĵo S. Fischer
organizaĵo
Jura formo fondaĵo
vdr

La fondaĵo S. Fischer - germane S. Fischer Stiftung - kreiĝis en 2003 kaj havas sian sidejon en Berlino. Ĝia celo estas subteni la internacian kulturan, precipe literaturan interŝanĝon. Aparta fokuso de la agado estas la programo "Schritte" ("paŝoj"), en kiu suvcenciiĝas la eldono de germanlingva nuntempa literaturo en Rusio, Pollando kaj Turkio.

En 2008 la fondaĵo kune kun la ministerioj pri eksteraj rilatoj de Germanio kaj Aŭstrio, la Svislanda Kultura Fondaĵo Pro Helvetia, la organizxajoj KulturKontakt Austria kaj Goethe-Institut fondis la projekton TRADUKI - eŭropa reto de tradukistoj por literaturaj verkoj, en kiu partoprenas reprezentantoj de Albanio, Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Germanio, Kosovo, Kroatio, Makedonio, Montenegro, Rumanio, Svislando, Serbio kaj Slovenio.

La tradukistoj kiel ŝlosilaj personaĵoj de kultura perado kaj literaturaj tradukoj kiel fokusiloj de translima kultura kontakto laŭ memprezento estas en la centro de la fondaĵo agado. En tiu senco la fondaĵo interalie en 2010 iniciatis kun la ministerio pri eksteraj rilatoj de Germanio kaj la institucio Goethe-Institut Istanbulo iniciatis tradukan premion "Tarabya" por literaturaj tradukoj el la germana en la turkan lingvon.

Krome la fondaĵo administras la heredaĵon de pluraj germanlingvaj aŭtoroj.

En la projekto "futbalo renkontas kulturon" la fondaĵo aktivas ekde la jaro 2008. Celo de tiu projekto estas per ligo de lingvolernado kaj futbala trejnado inter infanoj fokusite subtenu lingvan kompetetecon de la infanoj en la germana lingvo, personan memfidon, socian kaj partnerecan interagon de ili. Ĉiumonataj familiaj eventoj inkluzivigas la aliajn familianojn de la subtenataj infanoj kaj ebligas enrigardojn en alikulturajn vivkonceptojn. Aldona celo de la projekto estas firmigi konscion kaj aprezon de la infanoj kaj iliaj familianoj pri ilia origina lingvo, kaj pri la avantaĝoj de plurlingveco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]