Fondospecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalifornia algarbaro.

En ekologio, la termino fondospecio estas uzata por aludi al specio kiu ludas tre fortan rolon en strukturado de komunumo. Fondospecioj povas okupi ĉiun ajn trofonivelon en manĝoĉeno (ekz., ili povas esti unuarangaj produktantoj, herbovoruloj aŭ predantoj). La termino estis stampita de Paul Dayton en 1972[1] kiu aplikis ĝin al iaj membroj de maraj senvertebruloj kaj komunumoj de algoj. Klariĝis el studoj ke en kelkaj lokoj estas malgranda manpleno de specioj kies aktivaĵo havas disproporcian efikon sur la resto de la mara komunumo kaj estis tamen ŝlosilaj por la adapto de la komunumo. La vidpunkto de Dayton estis ke fokuso sur la fondospecio povus permesi pli simpligitan alproksimiĝon al pli rapida kompreno pri kiel komunumo kiel tuto povus reagi al ĝenado, kiaj poluado, anstataŭ klopodi la plej malfacilan taskon diveni la reagojn de ĉiuj membroj de la tuta komunumo samtempe. La termino ekde tiam estis aplikita al gamo de organismoj en ekosistemoj tra la tuta mondo, kaj en akva kaj en surtera medioj. Ekzemple, Ellison et al. aplikas la terminon fondospecion al arbospecioj kiuj difinas kaj strukturas iajn arbarajn ekosistemojn danke al ties influoj super asociaj organismoj kaj al modulado de la procezoj de la ekosistemo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dayton, P. K. 1972. Toward an understanding of community resilience and the potential effects of enrichments to the benthos at McMurdo Sound, Antarctica. pp. 81–96 in Proceedings of the Colloquium on Conservation Problems Allen Press, Lawrence, Kansas.
  2. (2005) “Loss of foundation species: Consequences for the structure and dynamics of forested ecosystems”, Frontiers in Ecology and the Environment 3 (9), p. 479. doi:[[doi:10.1890%2F1540-9295%282005%29003%5B0479%3ALOFSCF%5D2.0.CO%3B2|10.1890/1540-9295(2005)003[0479:LOFSCF]2.0.CO;2]].  [rompita ligilo]