Fonemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En parolata lingvo, fonemo estas baza, teoria unuo de sono kiu povas distingi vortojn (t.e. ŝanĝi unu fonemon en vorto povas produkti alian vorton). Fonemo povas signifi kategorie multajn fonetike similajn aŭ fonologie interrilatajn sonojn (la rilato povas ne esti tiel fonetike evidenta, kiu estas unu el la problemoj de ĉi tiu koncepta skemo).

Depende de la lingvo kaj la uzata alfabeto, fonemo povas esti skribata ĉiam konforme kun unu litero (kiel en Esperanto); tamen, ekzistas multaj esceptoj al tiu regulo — vidu ĉi-poste Ortografiojn.

Du vortoj, kiuj diferencas inter si per nur unu fonemo, kiel "sama" kaj "sana", estas minimuma duo.

Fonemiko[redakti | redakti fonton]

Bazaj nocioj de fonemiko[redakti | redakti fonton]

Fonologio, aŭ pli precize, fonemiko, estas la studo de la fonemsistemo de lingvo, kvankam kelkaj personoj opinias ke ĝi enhavas pli ol nur sonsegmentojn. Tiel "fonologio" povas esti uzata kiel pli ĝenerala vorto enhavanta fonemikon.

Tio, kio estas alofono (sonvariaĵo apartenanta al la sama fonema kategorio) en unu lingvo povas esti aparta fonemo en alia lingvo. Ekzemple, la esperanta fonemo [n] povas esti prononcata dentale (la lango sur la dentoj, kiel en nun), aŭ velara (la lango sur la velo, kiel foje en Honkongo), sed estas praktike la sama sono. Sed en la angla, ili estas klare diferencaj fonemoj, distingantaj vortojn kiel sin kaj sing. Alia ekzemplo estas la japana lingvo, kiu ne distingas inter la fonemoj /r/ kaj /l/. Nur ekzistas unu /r/-sono en la japana, kvankam la japana /r/ havas variajn alofonojn kaj tiel povas ŝajni kiel /l/ aŭ /d/ al parolantoj de aliaj lingvoj. La sonoj /z/ kaj /s/ estas distingaj fonemoj en Esperanto, sed alofonoj en la hispana lingvo. /dʒ/ (kiel en <ĝeto>) kaj /ʒ/ (kiel en <ĵeto>) estas fonemoj en Esperanto, sed alofonoj en la itala.

Sono, kiu estas unu fonemo en iu lingvo, povas esti multfonema kunigo en alia. Ekzemple, /pats/ signifas paco en poezia Esperanto kaj konsistas el tri fonemoj /p a ts/; sed en la nordamerika dialekto de la angla, ĝi signifas potoj kaj konsistas el kvar disaj fonemoj /p a t s/.

La fonemo estas strukturisma abstraktaĵo, kiu estis poste taŭgigita al kaj formale psiĥologigita en generativa lingvistiko (laŭ Noam Chomsky kaj Morris Halle). Tamen, anstataŭ baza cerba unuo de lingvo, ĝi povas esti percepta artefaritaĵo de alfabeta legkapablo. Se ne estas tio, ĝi povas esti kunfenomena aspekto de aŭskulti disigita el veraj interpersonaj paroladoj, t.e. kvazaŭteksta aŭskulto.

Notacioj[redakti | redakti fonton]

Kiam oni aldonas fonemojn en lingvistika skribaĵo, oni komune uzas strekojn ( / ) ĉirkaŭ la simbolo kiu signifas la sonon. Ekzemple, la fonemon por la unua konsonanta sono de la vorto "fonemo" oni skribus kiel /f/. Alie dirate, la grafemo estas <f>, kaj estas ankaŭ la fonetika simbolo por tiu sono /f/, danke al la fonemeco de la esperanta alfabeto. Alofonoj, veraj voĉaj variaĵoj de fonemo, estas ofte skribataj en lingvistiko per diakritiloj aŭ per aliaj markoj aldonataj al la fonemsimboloj kaj ĉirkaŭigataj per brakedoj [ ] por distingi ilin el la fonemo en strekoj / /. La tradicia ortografia uzado diferencigas inter fonemoj kaj alofonoj per la signoj < > kiuj ĉirkaŭas la literumon.

Lingvistoj ofte uzas la simbolojn el la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) kaj el pligrandigitajn simbolarojn taŭgajn por specialaj lingvoj por skribi fonemojn, kun la principo ke unu sono egalas unu kategorian sonon. Pro problemoj montri kelkajn simbolojn en la frua Interreto, transalfabetumo nomita SAMPA evoluis por signifi IFA-simbolojn uzante ASCIIon. Nun, en 2004, ĉia moderna retumilo povas montri IFA-simbolojn, kaj ni uzas tiun sistemon en ĉi tiu artikolo.

Fonologiaj ekstremoj[redakti | redakti fonton]

El la grandega sonaro, kiun la homaj voĉiloj povas krei, diferencaj lingvoj variegas pri la nombro de ĉi tiuj sonoj, kiujn ili uzas kiel distingajn fonemojn en la parolo de tiu lingvo. Kelkaj dialektoj de la abĥaza lingvo havas nur du fonemajn vokalojn, multaj nordamerikaj lingvoj havas tri, kaj la panĝaba havas pli ol 25. La rotokasa lingvo (parolata en Papuo-Nov-Gvineo) havas nur ses konsonantojn, kaj la !Xu~-a lingvo (parolata en suda Afriko, ĉirkaŭ la Kalaharia Dezerto) havas pli ol 100. Minimumaj fonemaroj en lingvoj inkluzivas 11 en la rotokasa, 13 en la havaja, kaj preskaŭ nekredeble nur 9 aŭ 10 en la murapirahana. Aliflanke, la !Xu~-a havas 141 fonemojn. Ĉi tiuj povas esti komunaj sonoj kiaj [t], [s] kaj [m] aŭ tre malkomunaj sonoj, kies elparolmanieroj tre diferencas. Esperanto havas la plej komunan vokalaron, la kvin vokalojn /i/, /e/, /a/, /o/ kaj /u/, kaj 23 konsonantojn.

La plej komunaj konsonantoj estas /p/, /t/, kaj /k/, sed ne estas vere, ke ĉiu lingvo havas ilin; la havaja lingvo malhavas la /t/-fonemon, kaj la mohoka lingvo malhavas la /p/-fonemon, sed ĉiu konata lingvo havas almenaŭ du el la tri. Se en lingvo mankas unu el ili, tiu lingvo ĉiam havas fonemon /ʔ/ (la glotan plozivon).

Nur la ĝirbala lingvo de Aŭstralio kaj kelkaj dialektoj de la norvega lingvo uzas ses fonemajn artikulacilokojn[1]; ĉiu alia konata natura lingvo uzas malpli. La eblaj artikulacilokoj estas la bilabiala (dulipa), labialdentala (lip-denta), dentala, alveola, alveolpalatala, palatala, retrofleksa, velara, uvula, faringa kaj glota.

Ortografioj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj, en kiuj unu simbolo signifas nur unu fonemon kaj ĉiu fonemo estas signifita per nur unu simbolo, estas konataj al multaj personoj kiel "fonetikaj lingvoj". Pli bona nomo por ili estus "foneme skribitaj lingvoj".

Tamen, la diferenco inter foneme skribitaj kaj nefoneme skribitaj lingvoj estas ofte troigita. Ĉiu skribata lingvo vere estas skribata per signoj, kiuj signifas signifojn kaj estas iel influita de la elparolo. Tio estas vera ĉe ambaŭ limoj de la variaĵoj: ĉinaj signoj estas unuarange simboloj de signifo, sed ili ankaŭ havas ian minimuman fonetikan informon. Ĉe la alia limo, lingvoj kia la serba havas sistemojn kiuj montras la kleran parolan lingvon perfekte, sed la sama sistemo ne estas valida por ĉiu akcento de la lingvo, kaj tiel estas konvencia.

Ĉiu alia lingvo estas ie inter la du limoj. La angla estas ofta ekzemplo de "nefonetika" lingvo; tamen, praktike ĝia sistemo estas tre malpli konvencia ol la ĉina skribmaniero. La angla ortografio portas fonetikan informon, malgraŭ ĝiaj kompleksegaj reguloj. La finna, la korea, kaj la maoria estas bonaj ekzemploj de foneme skribataj lingvoj. Nefoneme, sed alfabete skribataj lingvoj ofte havas malnovan skribsistemon, kiu iam estis pli fonemeca, sed de kiu forevoluis la parola lingvo.

Fonemiko de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto havas 28 fonemojn, ĉiu kun sia propra litero, do la fonemsistemo de tiu lingvo estas tre facile priskribata kaj ne ekzistas grandaj variaĵoj en la elparolo de ili inter la diversaj Esperantoparolantoj. Havante tiom da fonemoj, la fonemaro de Esperanto estas grandece meza inter la lingvoj de la mondo. La Pirahana lingvo havas nur dek fonemojn, kaj la !Xó havas 141.

Ekzemploj de fonemoj en Esperanto inkluzivas sonojn el la esperanta konsonantaro, kiaj /p/ kaj /b/. En kelkaj lingvoj, fonemoj ne estas ĉiam skribitaj per la samaj literoj, tial ili uzas variajn duliteraĵojn, kiaj <sh> kaj <aw> en la angla, <an> kaj <ou> en la franca, <sc> kaj <gh> en la itala, <ll> kaj <ch> en la hispana, <ng> kaj <ie> en la germana, <ch> kaj <oe> en la nederlanda, ktp. Esperanto uzas tiajn duliteraĵojn en la alternativa H-sistemo.

Iom neklare en la fonemiko de Esperanto estas, ke la sono /c/ estas konsiderata unu fonemo (t͡s) kaj skribata per unu literoj, sed ne ekzistas litero por la voĉa analogiaĵo (d͡z), nur la dulitera grupo <dz>. En la praktiko vortoj kiel "edzo" aŭ "haladzo" tamen estas prononcataj per (d͡z); estus nefacile parole distingi ĝin de dz.

Kvankam la Esperanta gramatiko faras nur malmultajn preskribojn pri la uzo de fonemoj (precipe, ke /ŭ/ estu uzata nur post /a/ aŭ /e/), en la praktiko evoluis pliaj reguloj. Ekzemple, plursilabaj vortoj devas finiĝi per fleksia finaĵo (-o, -ajn, -as ktp) aŭ per "aŭ" (hodiaŭ, adiaŭ ktp.). La konsonanto /h/ aperas precipe komence de vortoj, neniam fine, male al /ĥ/, kiu foje aperas en la interjekcio "aĥ". La "tabelo de unusilabaĵoj" en la Parnasa Gvidlibro listigas 91 unusilabaĵojn kaj montras, ke nur jenaj konsonantoj aperas vortfine:

  • /b/ (sub)
  • /ĉ/ (eĉ)
  • /d/ (sed)
  • /j/ (ankaŭ en pluralaj vortoj)
  • /k/ (dek, nek, ok)
  • /l/ (al, el, mil, ol)
  • /m/ (dum, jam, krom, mem)
  • /n/ (ankaŭ en akuzativaj vortoj)
  • /p/ (sep)
  • /r/ (ĉar, for, kvar, nur, per, por, sur)
  • /s/ (ankaŭ en verboformoj)
  • /t/ (cent, hot, post
  • /ŭ/ (aŭ, laŭ, naŭ, ankaŭ ktp.)

Aliaj konsonantoj (/c/, /f/, /g/, /ĝ/, /h/, /ĥ/, /ĵ/, /ŝ/, /v/, /z/) ja povas aperi fine de eliziitaj substantivoj, kiuj tamen estas nekutimaj en la proza lingvo.

Ankaŭ pri la eblaj kombinoj de konsonantoj evoluis reguloj; ekzemple vortoj povas komenciĝi per "sc" ("sceptro", "scii"), "st" aŭ "ft" ("ftizo"), sed ne per "fc" aŭ "rt", kvankam tiuj kombinoj ne estas malpli facile prononceblaj.

Fonemiko de gestolingvoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la koncepto de fonemo klare devenas el la parola lingvo, la lingvistiko evoluigis ankaŭ la koncepton de gestolingva fonemo[2][3]. La artikulacilokojn de la parola lingvo anstataŭas kvar parametroj, kiuj difinas la malsamajn gestojn:

  • mana formo (teno de la fingroj)
  • mana orientiĝo
  • mana movado
  • mana loko (relative al la korpo)

Ankaŭ mienoj kaj buŝmovoj, kiuj subtenas la manajn gestojn, estas foneme priskribeblaj.

Same kiel parolaj lingvoj, gestolingvoj povas havi malsame da fonemoj kaj eĉ alofonojn (t. e. unu el la parametroj en certa kunteksto ne distingas signifojn), tiel ke eblas eĉ gestolingvaj akĉentoj.

Iam la gestolingvajn fonemojn oni nomis ĥeremoj* (de la greka χείρ = mano).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jo Verhoeven. The Sound System of Dutch in a General Phonetic Perspective {{angle}}. Alirita 2012-12-29.
  2. ASL linguistics: phonemes {{angle}}. Alirita 2012-12-29.
  3. William C Stokoe, Jr. (2005). "Sign Language Structure: An Outline of the Visual Communication Systems of the American Deaf", gazeto : {{{gazeto}}} (angle). Journal of Deaf Studies and Deaf Education, volumo : 10, numero : 1. Alirita 2012-12-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]